Třibřichy

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio

Municipo Třibřichy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebena pejzaĝo ĉe rivereto Bylanka, 5 km okcidente de la urbo Chrudim kaj 6 km oriente de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 286 loĝantoj (2024).

Třibřichy
municipo
Kruco en Třibřichy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třibřichy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Bylanka
Situo Třibřichy
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 03″ N 15° 44′ 52″ O / 49.96750 °N, 15.74778 °O / 49.96750; 15.74778 (mapo)
Katastro 4,15 km² (415 ha) Třibřichy
Loĝantaro 286 (2024)
Denseco 68,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1415
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 504921
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třibřichy
Retpaĝo: www.obectribrichy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bylany, Chrudim, Rozhovice, Čepí kaj Dřenice.

Historio

redakti

Vilaĝo

redakti

Třibřichy kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis jam en prehistoria tempo prisetlitaj. Atestas pri tio multaj trovaĵoj, aparte ĉe estinta brikfarejo estis trovitaj prehistoriaj argilaj kaj bronzaj vazoj, ŝtonaj iloj, ostoj, cervaj, kapreolaj kaj boacaj kornaroj.

La unua historia skribaĵo pri Třibichy estas el la jaro 1415, kiam Kuneš el Třibřichy, krom aliuloj, subskribis peticion kontraŭ brulmortigo de magistro Jan Hus.

En la jaro 1896 en la vilaĝo ekestis brulego, per kiu estis detruitaj kelkaj domoj. Novaj domoj estis konstruitaj je lokoj laŭ reguliga plano kaj tiel aspekto de la vilaĝo tre ŝanĝiĝis. En la jaro 1899 estis al la vilaĝo konstruita nova ŝoseo. Omaĝe de viktimoj de la unua mondmilito estis ankaŭ en Tibřichy konstruita monumento.

Lernejo

redakti

En la jaro 1715 estis en la vilaĝo fondita unuklasa lernejo, sed pli malfrue pro multo da infanoj ĝi nesufiĉis kaj la komunumo konstruigis en la jaro 1859 novan, duklasan lernejon kaj en la jaro 1895 al ĝi alkonstruis eĉ la trian klason.

Brikfarejo

redakti

En la jaro 1895 estis en Třibřichy konstruita ronda brikfarejo. Tiu bone prosperis, sed post la dua mondmilito ĝi tamen estis neniigita.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869429
1880407
1890437
1900492
1910489
1921455
JaroLoĝantoj
1930494
1950338
1961340
1970331
1980304
1991270
JaroLoĝantoj
2001285
2011274
2014292
2016301
2017298
2018294
JaroLoĝantoj
2019300
2020299
2021299
2022292
2023291
2024286

Eksteraj ligiloj

redakti