Tadorno

(Alidirektita el Tadornoj)

La Tadornoj (Tadorna) estas genro de birdoj el la ordo de anseroformaj, familio de anasedoj, kun multkolora plumaro kaj ruĝaj beko kaj kruroj. La nomiga specio estas la Ordinara tadorno (Tadorna tadorna).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tadorno
Ordinara tadorno (ina)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Tadornenoj Tadorninae
Genro: Tadorno Tadorna
Boie, 1822
Specioj

Rusta tadorno Tadorna ferruginea
Sudafrika tadorno Tadorna cana
Aŭstralia tadorno Tadorna tadornoides
Varia tadorno Tadorna variegata
Kresta tadorno Tadorna cristata
Ordinara tadorno Tadorna tadorna
Blanka tadorno Tadorna radjah

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tadornoj estas grupo de grandaj ofte duonsurteraj akvobirdoj, kiuj povas esti vidataj kiel intermezaj inter anseroj (Anserenoj) kaj anasoj. Ili estas mezgrandaj (ĉirkaŭ 50–60 cm longaj) akvobirdoj de la Malnova mondo. Ambaŭ seksoj estas iom malsimile laŭkolore en plej specioj, kaj ĉiuj havas karakteran supraflugilan koloraron dumfluge: nome triarangaj formas verdan speguleton, duarangaj kaj unuarangaj estas nigraj, kaj la flugilkovriloj estas blankaj. Ties dieto konsistas el malgrandaj akvobordaj animaloj (maraj helikoj, kraboj ktp.) same kiel herboj kaj aliaj plantoj.

Sistematiko redakti

La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[1]

La tipa nomiga genro de la Tadornenoj, nome Tadorna estas tre proksima al la Egipta ansero kaj ties formortintaj parencoj el la regiono de Madagaskaro, nome Alopochen. Dum la klasikaj tadornoj formas grupon kiu evidente estas monofiletika, la interrilatoj de tiuj, la aberacia Ordinara kaj ĉefe la Blanka tadornoj, kaj la Egipta ansero esta malmulte solvataj pere de analizoj de DNA;[2] tiu genro povus esti parafiletika.

Specioj redakti

Ostoj el fosilioj el Dorkovo (Bulgario) priskribataj kiel Balcanas pliocaenica povus fakte aparteni al tiu genro. Ili estis proponitaj eĉ kiel rilataj al la Ordinara tadorno, sed ties aĝo de komenca Plioceno faras tion ege malverŝajne.

Referencoj redakti

  1. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.
  2. Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. DOI 10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)