La Egipta anseroNila ansero (Alopochen aegyptiaca) apartenas al la familio Anasedoj (cignoj, anseroj kaj anasoj). En ĉi tiu familio ĝi estas en la subfamilio Tadornenoj (duonanseroj). Tio ankaŭ diras ion pri ĝia formato. Ĝia nomo do estas konfuziga, ĉar ĝi ne apartenas al la subfamilio Anseroformaj (cignoj kaj anseroj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Egipta ansero
Nila ansero
Egipta ansero (Alopochen aegyptiacus)
Egipta ansero (Alopochen aegyptiacus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Alopoĥoj Alopochen
Specio: A. aegyptiacus
Alopochen aegyptiacus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis
Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Nila ansero dumfluge

    Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Alopochen. Analizoj de DNA sugestas, ke la rilatoj de Alopochen al genro Tadorna bezonas pluan pristudadon (Sraml et al. 1996).

    Du aŭ tri specioj de la genro Alopochen el la regiono de Madagaskaro iĝis formortinta en la lastaj 1000 jaroj proksimume:

    Aspekto redakti

     
    Nila ansero
     
    Detalo de kapo kaj kolo

    La Nila ansero estas 63–73 cm longa specio. Ambaŭ seksoj de tiu rimarkinda specio Nila ansero estas identaj laŭ plumaro, io malofta inter anasedoj, kvankam maskloj estas averaĝe iome pli grandaj. Estas granda kvanto de vario en plumarnuancoj, kaj kelkaj birdoj estas pli grizaj kaj aliaj pli brunaj, sed tio ne rilatas al sekso aŭ aĝo. Granda parto de flugiloj de la maturaj birdoj estas blanka, sed ripoze la blanko kaŝiĝas preskaŭ tute pro la flugoplumoj. Dum etendo, ĉu pro alarmo aŭ agresemo, la blanko ekmontriĝas. Dumfluge aŭ kiam la flugiloj etendiĝas pro agreso la blanko rimarkindas. La speguleto estas malhelverda, kiel ĉe kelkaj tadornoj, kiaj la Ordinara tadorno aŭ la Rusta tadorno, sed multe pli videbla ripoze, kontrasta kun la blankaj flugilkovriloj.

    Laŭkolore la Nila ansero iom similas al la Rusta todorno, sed estas pli granda, pli malhela kaj pli varikolora, nome blanka vizaĝo, grizaj kapo kaj kolo, helbruna al sablokolora brusto, verdecgriza ventro (tre fajnega punktstrieco), malhelbruna dorso kun nuancoj al helbrunaj, pli helbruna pugo kaj nigreca vosto. La kruroj estas rozruĝaj kaj la beko rozkolora kun malhelaj pinto, naztruoj kaj bazo. La frunto komencas helbruna sed estas tre blanka same kiel la vizaĝo; la okulo havas helbrunan irizon kaj ĉirkaŭokule estas rimarkinda makulo helbruna. Same helbruna estas la limo inter la blankecaj al grizecbrunecaj kapo kaj kolo, ju pli antaŭe des pli blankaj.

    La voĉoj kaj bruoj de ambaŭ seksoj diferencas, ĉar la masklo havas akran, anasecan kvakadon kiu apenaŭ sonas se li ne leviĝas. La masklo de Egipta ansero allogas sian partneron per prilaborata, bruema pariĝa memmontrado kiu inkludas hupadon, koletendon kaj plumomontradon.[1] La ino havas pli bruecan raŭkan kvakadon kiu ofte sonas en agreso kaj preskaŭ senĉese je plej malgranda ĝeno dum idozorgado. Ambaŭ seksoj estas agreseme teritoriemaj kontraŭ sia propra specio dum reproduktado kaj ofte persekutas entrudulojn aere, atakante ilin per aeraj "hundoluktoj".[2]

    Konduto redakti

     
    Familio de Nilaj anseroj, Frankfurt am Main

    La Egipta ansero ĉefe vivas sur la tero, kvankam ĝi povas bone naĝi.

    La Nila ansero estas tre surterema specio, kiu pretas ripozi ankaŭ sur arboj kaj konstruaĵoj. Ili bone naĝas, kaj dumfluge aspektas fortikaj, pli kiel ansero ol kiel anaso, kio pravigas la komunan nomon.

    Tiu specio nestumas en granda vario de situacioj, ĉefe en truoj de maturaj arboj en parkoj. La ino konstruas neston el kareksoj, folioj kaj herboj, kaj ambaŭ gepatroj laŭvice kovas la ovojn.[1] La Nilaj anseroj kutime pariĝas porvive. Dum la kova sezono ĝi defendas sian teritorion, kelkfoje eĉ agreseme. Tiu agresemo cetere estas karaktera por ĉi tiuj anseroj. Ili aplikas brutan forton por ŝtelkapti la neston de alia birdo - de kiu antaŭ ĉio la grizaj anseroj, sed ankaŭ rabobirdoj, korvoj, anasoj e.d., estas la viktimoj - kaj por dronigi la idojn de aliaj anasedoj.

    La egipta ansero manĝas semojn, foliojn, herbojn kaj tigojn. Kelkfoje ĝi manĝas akridojn, vermojn kaj aliajn bestetojn.

    Disvastiĝo redakti

     
    Ido de ĉirkaŭ unu semajno

    Ĉi tiu 63–73 cm longa besto troviĝas ĝenerale en Afriko escepte en dezertoj kaj densaj arbaroj kaj en la Jordanvalo. Ili oftas en la Nilvalo. Ĝi estas surloke abunda. Ili troviĝas ĉefe en la Nila Valo (de kie la komuna nomo) kaj sude de Saharo. Ĝi estis ankaŭ enmetita aliloke: Britio, Nederlando kaj Germanio havas eltenatajn naturiĝintajn populaciojn, el kiuj la brita populacio datas jam el la 18a jarcento, kvankam nur formale aldonita al la brita listo en 1971. En Britio, ĝi troviĝas ĉefe en East Anglia, en paroj kun lagoj. Ĝi estis oficiale deklarita plago en Britio en 2009.[3]

    Ankaŭ en Hispanio la specio disvastiĝis komence de la 21a jarcento. Granda koncentriĝo de pli ol cent ekzempleroj okazis en Aŭgusto kaj Septembro 2014 je la fino de la Akvorezervejo de La Serena ĉe Belalcázar inter la provincoj Badajoz kaj Kordovo.[4] Pli granda koncentriĝo de ĉirkaŭ cent kvindek ekzempleroj okazis precize la 3an de januaro 2016 en la diglago de Alcollarín en la provinco Cáceres.[5]

    La Nila ansero kaj homoj redakti

    La Nilaj anseroj estis konsiderataj sakraj de la antikvaj egiptoj, kaj aperas en multaj el ties artaĵoj.

    La Nila ansero estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    Ties genra nomo devenas el greka ἀλώπηξ + χήν = "vulpansero", alude al helbruna koloro de ties dorso, sed kun greklingva eraro: la lingve ĝusta formo estus *Alopecchen aŭ *Alopecochen.

    Bildaro redakti

    Referencoj redakti

    1. 1,0 1,1 "Egyptian Goose Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2012-02-26.
    2. MacLean, Gordon L., Roberts, Austin; “Roberts Birds of Southern Africa”. Pub. Hyperion Books 1988. ISBN 978-1-85368-037-3
    3. McCarthy, Michael, "Britain's naturalised parrot now officially a pest", The Independent, 2009-09-30. Kontrolita 2010-05-01.
    4. "Aves de España", Aves y naturaleza, Madrido, nº 17, paĝo 14.
    5. Kelkaj aŭtoroj, Aves de España, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 18.

    Literaturo redakti

    • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47-58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML abstract)

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti