Belalcázar

Belalcázar [belalKAzar] (Bela Alkazaro aŭ Bela Kastelo) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Córdoba, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 355 km2 kie loĝas 3546 geloĝantoj, do loĝdenso estas 10.0 loĝ./km2. Belalcázar situas je 104 km de la provinca ĉefurbo Córdoba.

Belalcázar
Belalcázar (Córdoba, Andaluzio)
Belalcázar (Córdoba, Andaluzio)

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Provincia de Córdoba - Bandera.svg Córdoba
Distrikto Los Pedroches
Municipo Belalcázar
Poŝtkodo 14280 [+]
Retpaĝaro belalcazar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Belalcázar
Demografio
Loĝantaro 3 546 [1]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°34′N 5°10′U  /  38.567°N, 5.167°U / 38.567; -5.167 (Belalcázar) (mapo)Koordinatoj: 38°34′N 5°10′U  /  38.567°N, 5.167°U / 38.567; -5.167 (Belalcázar) (mapo)
Alto 488 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 355 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Belalcázar sur la municipa mapo de Andaluzio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Belalcázar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kastelo de Belalcázar
Kastelo de Belalcázar (de pli proksime)
La kastelo el la baseno El Pilar.
Detalo de la ĉefturo de la kastelo el la baseno El Pilar.
PM 101284 E Belalcazar.jpg

DemografioRedakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3546 geloĝantoj de la municipo Belalcázar estas 1825 inoj kaj 1721 viroj. En la vilaĝo loĝas 3486 geloĝantoj, kaj aliaj 60 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 30, 13 inoj kaj 17 viroj, kaj mortis 43, 27 inoj kaj 16 viroj. Tiel la natura kresko estis -13 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 1315 homoj (37.1%).

HistorioRedakti

Ĝis la jaro 1833 Belalcázar apartenis al la ekstremadura regiono, vere ĝi estas tuj apud la badaĥoza provinco. Tamen, teritoria reordigo fare de la ministro Javier de Burgos lokigis ĝin en Kordovo, do en Andaluzio. Restaĵoj trovitaj apud la vilaĝo kaj en la apuda Cabeza del Buey en la provinco Badaĥozo, pruvas, ke tie setliĝis homoj dum la malfrua Paleolitiko (9 000 jaroj a.n.e.). Oni starigis ankaŭ kelkajn dolmenojn apartenantaj al la Neolitiko, proksimume 3 000 jaroj a.n.e., sur tiuj dolmenoj estis gravuritaj cirklaj petroglifoj. Iberoj setliĝis sankaŭ sur Belalcázar, tion pruvas murego trovita apud la preĝejeto de la Virgulino de Gracia de Alcantarilla kaj ankaŭ kelkaj ceramikaĵoj, supozeble temis pri grava ibera setlejo kiu devis defendi sin de eksteraj atakoj, jen la celo de la murego.[2]

Ankaŭ ekzistas gravaj restaĵoj de la romia epoko de la vilaĝo. Romianoj profitis la minajn rimedojn de la zono, el kio restas bela ponto, ankoraŭ videblas. La romia Plinio la Maljuna parolas pri loko nomita "Beturia" kie loĝis popolo nomita "Turduloj" en la kordova provinco, aŭ Conventus Cordubensis. Romianoj eĉ konstruis akvo-rezervujon cele al terkultura produktado. Ili ankaŭ konstruis banejon, nuntempe ene de privata bieno, sed kun videblaj restaĵoj. Ankaŭ oni trovis multajn monerojn kaj sur ili aperis la nomo de tiu romia vilaĝo "Gaet", jen la unua nomo de Belalcázar.[2]

Kiam la araboj alvenis en la Iberan Duoninsulon en la 8-a jarcento p.K., ili profitis la restaĵojn de romia fortreso kaj nomis la lokon per Gafiq, temas pri la arabigo de la romia nomo "Gaet". Tie naskiĝis en la 12-a jarcento Muhammad Ibn Qassoum Ibn Aslam Al-Gafequi, unu el la plej gravaj okulkuracistoj en Al-Andaluso. La kastilia reĝo konkeris la vilaĝon en la jaro 1241, kaj renomis ĝin per la origina romia nomo Gahete. Dum la 14-a jarcento oni konstruis imponan kastelon, kiu nun estas la simbolo de la vilaĝo kaj eĉ la radiko de la nuntempa nomo. La ĉefturo de la fortreso, 47 metrojn alta, estas la plej alta el la hispanaj kasteloj. Dum la 16-a jarcento oni konstruis renesancan palacon apude al la mezepoka kastelo. Dum tiu tempo la enloĝantoj de Belalcázar ne posedis sian proprajn bienojn, do ili devis labori profite al riĉaj nobeloj, pro tio multaj enloĝantoj devis migri en Amerikon por ĝui pli bonan vivon. Unu el ili estis Sebastián de Belalcázar, fondinto de la urbo Kito, ĉefurbo de Ekvadoro, en la jaro 1534. Li ankaŭ fondis pliajn urbojn, tiel Kalio kaj Popajano en Kolombio, krome li estis la unua organizanto de ekspedicio por trovi la mitan urbon Eldoradon.[2]

Komence de la 19-a jarcento la Napoleona armeo okupis la vilaĝon kaj ĉefe la kastelon por kontroli la vojon inter Ekstremaduro kaj Andaluzio. Post la franca invado multaj enloĝantoj sub la milita gvidado de la pastro mem de Belalcázar, Clemente Arribas, luktis gerile kontraŭ la invadantoj, kiam oni forpelis la napoleonan armeon la belega kastelo restis tre damaĝita. Dum la dua duono de tiu jarcento oni konstruis fervojan linion kun stacidomo en la vilaĝo; tiun linion sekvis en la jaro 1873 la reĝo Amadeo la 1-a kiam survoje en Lisbonon li ekziliiĝis.[2]

Dum la Hispana Enlanda Milito Belalcázar restis fidela al la respublika reĝimo, pro tio maldesktruloj detruis kelkajn valorajn religiajn artaĵojn. Fine de la milito la marokaj soldatoj de la naciista armeo okupis la vilaĝon kaj tio provokis politikan persekutadon dum kiu kelkaj maldekstremuloj mortis, aliaj daŭre luktis en la siero kiel gerilanoj.[2]

VidindaĵojRedakti

 
Konvento de Santa Clara.
  • Kastelo de Belalcázar. La kastelo de la familio Sotomayor y Zúñiga, ankaŭ konata kiel kastelo de Gahete estas unu el la plej gravaj modeloj de la milita arkitekturo de la 15-a jarcento en Hispanio. La kastelo havas rektangulan bazon kun alta ĉefturo, nome la plej alta en la hispanaj kasteloj. La bela aspekto de la ĉefturo estas la origino de la nomo de la vilaĝo mem.
  • Ponto. La romia ponto estis parto de antikva romia vojo kaj mezepoke ĝi ligis Kastilion kun la nordo de la kordova provinco, do ĝi estis uzata de la paŝtistoj kiuj gvidis ŝafarojn. Temas pri forta ponto kiu eĉ nuntempe eltenas la altiĝon de la rivereto Guadamatilla.
  • Konvento kaj preĝejoj. La monaĥinejon de Sankta Klara de la Kolono oni konstruis en la 15-a jarcento. La kromnomo “de la kolono” ŝuldiĝas al la fakto, ke en la jaro 1490 monaĥinoj de la monaĥinejo de Calabazanos en la provinco Burgos, venis en Belalcázar kaj ili alportis kristanan relikvon, konkrete laŭdire peco de la kolono al kiu Kristo estis ligita dum la vipobatado. La preĝejo estis konstruata laŭ gotika stilo.[2]

ServojRedakti

  • Junulargastejo

EkonomioRedakti

Nuntempe, Belalcázar estas vilaĝo kun 3 500 enloĝantoj, kies ĉefa ekonomia rimedo estas la brutbredado, ĉefe de bovinoj. Ankaŭ estas grava la ĉasado kaj lastatempe la rura turismo.

En EsperantoRedakti

  • Turismi en... BELALCÁZAR (Kordovo), Gazeto Andaluzia, Decembro 2019, N-ro 115, pp. 23-27.

Eksteraj ligilojRedakti

  • Belalcázar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

ReferencojRedakti

  1. SIMA 2007
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Turismi en... BELALCÁZAR (Kordovo), Gazeto Andaluzia, Decembro 2019, N-ro 115, pp. 23-27.