Tago de Batalo kaj Martireco de Pola Vilaĝo

Tago de Batalo kaj Martireco de Pola Vilaĝo (pole: Dzień Walki i Męczeństwa Wsi Polskiej) – pola ŝtata festo celebrata la 12-an de julio, en datreveno de la masakro de Michniów, dediĉita al loĝantoj de polaj vilaĝoj pro ilia patriotisma sinteno dum la Dua Mondmilito – pro la helpo al rifuĝintoj, personoj kaŝiĝantaj antaŭ persekutoj kaj deportitaj, batalo en partizanaj taĉmentoj, pro nutrado de urbanoj kaj soldatoj de Pola Subtera Ŝtato, kaj kun estimo por grandego da viktimaĵoj spertitaj de vilaĝanoj – pafmortigataj, forigataj de bienoj, rabataj, forveturigataj al sovetaj gulagoj kaj germanaj koncentrejoj kun trudlaboroj.

La festo ne estas tago libera de laboro.

La festo estis fiksita la 29-an de septembro 2017.

Unua festado okazis en 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Piednoto redakti

En 1943 germanaj ĝendarmoj masakris loĝantaron de pola vilaĝo Michniów (komunumo Suchedniów), dum kiu oni vivbruligis kaj pafmortigis 204 personojn (102 viroj, 54 virinoj kaj 48 infanoj

Bibliografio redakti

  • Józef Fajkowski, Jan Religa, Zbrodnie hitlerowskie na wsi polskiej 1939-1945 (Krimoj de hitleranoj en la pola vilaĝo 1939-1945), Wydawnictwo Książka i Wiedza, Varsovio 1981, p. 184.