Taitaoj
La taitaoj estas etno en sudorienta Kenjo. Ili vivas en la Marborda Pprovinco kaj en la distrikto Taita. La plej granda loko nomiĝas Voi (proksimume 60.000 loĝantoj). La inter ili dominanta religio estas la kristanismo.
Taitaoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La unuaj taitaoj kaj ties antaŭuloj posedis irigacisistemon por la plantado de uzplantoj. Ili kultivas milion, maizon, sukerkanon, bananojn, fabojn kaj tabakon.
Lingvo redakti
En 1989 vivis 203.389 parolantoj de la taitaa lingvo, kiu ankaŭ estas nomata: Dabida, Dawida, Kitaita, Teita. La plej multaj parolantoj ankaŭ regas la svahilan.
Eksteraj ligiloj redakti
- Etnologia priskribo (hispanlingva)
- Mallonga priskribo kun gravito sur religio (anglalingva)[rompita ligilo]
- Mapo de la Tsavo-Regiono kun la Taita-Montaro (anglalingva) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Taitaoj, etnologio (anglalingva)