Tamás Molnár (akvopilkisto)

Tamás Molnár [tamAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Tamás estas hungara akvopilkisto (meza avanulo), trifoja olimpiano kaj olimpika ĉampiono; arbitraciisto.

Tamás Molnár
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1975 (1975-08-02) (48-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • arbitraciisto
vdr

Tamás Molnár[1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1975 en Szeged.

Biografio redakti

Tamás Molnár maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1993, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1998. Li estis arbitaciisto ekde 2010. Lia edzino naskis 2 ĝemelajn filojn. Li ricevis premiojn inter 2000-2012.

Sporta kariero redakti

Tamás Molnár komencis naĝi ekde 1983 pro medicina konsilo. Post 2 jaroj li estis jam akvopilkisto en la urba sportklubo, baldaŭ en la ĉefurbo, eĉ ankaŭ eksterlande ĝis 2014. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje (2002-2006), kroata ĉampiono en 2000, jugoslava ĉampiono en 2001, malta ĉampiono kvinfoje (2010-2014), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1995-2008 250-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000, Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun tri oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 2003, dua trifoje (1998, 2005, 2007). Li finis sian aktivan sportan karieron en parte en 2008, plene en 2014, poste li havis postenojn en la sporta vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti