Tamás Wichmann [tamAŝ viĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wichmann Tamás estis hungara kanuisto, olimpiano, mondĉampiono, drinkejestro.

Tamás Wichmann
Tamás Wichmann
Tamás Wichmann
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1948 (1948-02-04)
en Budapeŝto
Morto 12-an de februaro 2020 (2020-02-12) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • kanuisto
vdr

Tamás Wichmann[1][2] naskiĝis la 4-an de februaro 1948 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de februaro 2020 en Budapeŝto.

Drinkejo de Tamás Wichmann
Tamás Wichmann kiel kuiristo

Biografio redakti

Tamás Wichmann ekde 1980 ricevis kelkajn malgrandajn rolojn en filmoj. Li akiris diplomon en 1976. Inter 1987-2018 li estis posedanto de drinkejo. Li edziĝis en 1988, lia edzino naskis sesfoje. Li ricevis krom la sportaj premioj ankaŭ ŝtatajn premiojn inter 2008-2019. Li mortis pro kancero.

Sporta kariero redakti

Tamás Wichmann suferis akcidenton en sia junaĝo, tial la kuracistoj sugestis aktivan sporton. Inter 1962-1983 li estis kanuisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 37-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun du arĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua naŭfoje inter 1970-1982 escepte unu ĉiam individue. Lia kenua paro dum jardeko estis Gyula Petrikovics.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti