Tana-skribo
Tana-skribo aŭ Thaana estas la moderna skribsistemo uzata por lingvo divehi, la oficiala lingvo de la Maldivoj. La tana skribo havas trajtojn kaj de abugido (speco de silaboj) kaj de alfabeto (ĉiuj vokaloj estas skribataj). La konsonantoj estas derivataj de arabaj ciferoj kaj la vokaloj de interpunkciaj markoj indikas arabajn vokalojn. La ortografio estas ĉefe fonema.
Tana-skribo | ||
---|---|---|
Tipo |
Abugido | |
Unikoda intervalo |
U+0780–U+07BF | |
ISO 15924 | Thaa
| |
abugido | ||
Dum | 18-a jarcento - nuntempe | |
Komence, nur sorĉistoj kutimis skribi la skribon. Poste, maldivaj akademianoj, kiuj havis ĉiujn konojn pri magio, vidis la avantaĝojn de verkado en ĉi tiu simpligita, sekreta skribo kaj tiel la tana skribo estis poste akceptita por ĉiutaga uzado[1].
Transliterado de la nomo
redaktiHCP Bell, la unua serioza esploristo de maldivaj dokumentoj, skribis la nomon tahnaa kiel Tāna. Tamen, kun la enkonduko de la latina transliterumado en la mezaj 1970-aj jaroj, ĝi estis literumita Thaana.
Unikodo
redaktiTana estis aldonita al la normo Unikodo en septembro 1999, kun la eldono de la versio 3.0. La Unikodo-bloko por tio estas U+0780–U+07BF .
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redaktiTiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la afrikansa, je la 23-an de julio 2018.
- ↑ Xavier Romero-Frias, La Maldivaj Insuloj, Studo de la Populara Kulturo de Antikva Oceana Reĝlando. ISBN 84-7254-801-5