Tarkvino Priskuso

5-a reĝo de Romio

Lucius Tarquinius Priscus (eo: Tarkvino Priskuso, Prisko)Tarkvino la Plejaĝulo, estis la legenda kvina reĝo de Antikva Romo de 616 ĝis 579 a.K. Lia edzino estis Tanakvilo.

Lucius Tarquinius Priscus
Reĝo de Romo
Regado de 616 - ĝis 579 a.K.
Antaŭulo Anacus Marcius
Sekvanto Servius Tullius
Persona informo
L.Tarquinius Priscus
Naskonomo Lucumo
Naskiĝo 7-a jarcento a.K.
en Etrurio
Morto 579 a.K.
en Romo
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Tarquin dynasty vd
Patro Demaratos de Korinto vd
Patrino nekonata valoro vd
Gefratoj Arruns Tarquinius vd
Edz(in)o Tanaquil
Infanoj Gnaeus Tarquinius • Tarquinia the Elder • Tarquinia the Younger • Tarquinia • Arruns Tarquinius • Tarkvinio vd
Profesio
Okupo Romia politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Laŭ Livio, Tarkvino naskiĝis en Etrurio. Livio asertas ke lia originala etruska nomo estis Lucumo, sed ĉar lucumo (etruska Lauchume) estas la etruska vorto kiu signifas "reĝo", ekzistas kialo kredi ke la nomo "Priscus" kaj titolo estis konfuzita en la oficiala tradicio. Post kiam Tarkvino heredis riĉaĵon tutan de sia patro, Lucius provis akiri oficejon politikan. Malkontenta kun siaj ŝancoj en Etrurio (li estis malpermesita akiri politikan postenon en Tarkvinio pro la etneco de sia patro, Demaratus, kiu venis de la greka urbo Korinto), li migris al Romo kun sia edzino Tanakvilo, je sugesto ŝia. Legendo rakontas ke dum li alvenis en Romon per ĉaro, aglo prenis sian kaskedon, forflugis kaj poste revenigis ĝin reen al lia kapo. Tanakvilo, kiu estis esperita en profetaĵo, interpretis tion ĉi kiel omeno de lia estonta grandeco. En Romo, li akiris respekton per sia ĝentileco. Eĉ la reĝo rimarkis Tarkvinon kaj, de sia propra volo, farigis Tarkvinon la gardanto de siaj filoj.[1]

Reĝo de Romo redakti

 
Tarkvino kaj la Aglo

Kvankam Ancus Marcius, la Roma reĝo, estis la nepo de Numa Pompilio, la dua reĝo de Romo, la principo de hereda monarkio ne estis ankoraŭ establita ĉe Romo; neniu de la unuaj tri reĝoj estis sukcedita de sia filo kaj ĉiu posta reĝo estis simple aklamita de la homoj. Je la morto de Marcio, Tarkvino alparoladis la Comitia Curiata kaj konvinkis ilin ke li devus esti elektita reĝo anstataŭ la naturaj filoj de Marcio, kiuj estis ankoraŭ nur junuloj. Laŭ tradicio, la filoj estis ĉasantaj je la okazo de la morto de sia patro kaj estis tiel nekapablaj influi la elekton de la asembleo.[2]

Laŭ Livio, Tarkvino pliigis la nombron de la Senato aldonante cent virojn de la eminentaj negravaj familioj.[2] Inter ĉi tiuj estis la familio de la Oktavianoj, de kiu la unua imperiestro, Aŭgusto Cezaro, devenis.[3]

Unua milito de Tarkvino estis kondukita kontraŭ la latinoj. Tarkvino kaptis la latinan urbon Apiolae kaj prenis grandan rabaĵon en Romon.[2] Laŭ la Fasti Triumphales, ĉi tiu milito okazis antaŭ 588 a.K.

Lia militista povo estis poste elprovita per atako de la Sabinoj, kiuj ricevis helpulojn de kvin urboj etruskaj. Tarkvino duobligis la nombrojn de "equites" por helpi la militan penon.[1] La Sabinanoj estis venkitaj post malfacila surstrata batalado en la urbo Romo.[4] En la pacaj traktadoj kiuj sekvis, Tarkvino ricevis la urbon Kollatia kaj nomumis sian nevon, Arruns Tarquinius, konita kiel Egerius, kiel komandanto de la depoto tie. Tarkvino revenis al Romo kaj festis triumfon je la 13a de septembro, 585 a.K.[5]

Poste, la latinaj urboj Corniculum, malnova Ficulea, Cameria, Crustumerium, Ameriola, Medullia kaj Nomentum estis subigitaj kaj fariĝis parto de Romo.[6]

Ĉar Tarkvino tenis la kaptitaj etruskaj helpuloj en mallibereco, la kvin etruskaj urboj, kiuj partoprenis, deklaris militon kontraŭ Romo. Sep aliaj etruskaj urboj aliĝis poste. La etruskoj baldaŭ kaptis la Roman kolonion ĉe Fidenae, kiu fariĝis la fokusan punkton de la milito. Post multaj sangaj bataloj, Tarkvino estis ankoraŭ denove la venkulo kaj subigis la etruskajn urbojn kiuj partoprenis en la milito. Je la sukcesa konkludo de ĉiu el la militoj, Romo estis riĉigita.

Tarkvino onidire konstruis la Maksiman Cirkon, nome la unua kaj plej granda stadiono ĉe Romo, por ludi la kuradon de ĉaroj. Tie la reĝo establis serion de ĉiujaraj ludoj; laŭ Livio, la unuaj ĉevaloj kaj boksistoj kiuj partoprenis estis alportita el Etrurio.[2]

Post granda inundo, Tarkvino drenis la malseketan terenon de Romo per la konstruobde la Maksima Kloako, nome la plej granda kloako de Romo. Li ankaŭ konstruis ŝtonan muron ĉirkaŭ la urbo kaj komencis la konstruon de templo por honori Jupiteron sur la Kapitola Monteto financita parte per la prirabo kaptita el la Sabinanoj.[6]

Laŭ Florus, Tarkvino festis siajn triumfojn laŭ la etruska modo, per ora ĉaro kiu estis tirita de kvar ĉevaloj, dum portado de or-brodita togo kaj la "tunica palmata", tuniko al kiu palmo-folioj estis broditaj. Li ankaŭ enkondukis alian etruskan simbolon de civila aŭtoritato kaj militista distingo: nome la sceptro de la reĝo; la "trabea", purpura vesto kiu variis en formo, sed estis eble plej ofte uzita kiel oficosigno; la faskoj portita de la liktoroj; la kurula seĝo; la togo "praetexta", poste portita de diversaj juĝistoj kaj oficialuloj; la ringoj portita de senatanoj; la "paludamentum", nome mantelo asociita kun militista komando; kaj la "falera", nome disko de metalo portita sur brustokiraso de soldato dum paradoj aŭ montrita sur la normoj de diversaj militistaj grupoj.[7]

Morto kaj heredo redakti

Tarkvino reĝis tridek ok jarojn. Laŭ legendo, la filoj de lia antaŭulo, Ancus Marcius, kredis ke la trono devas esti ilia rajto. Ili aranĝis la murdon de la reĝo, kaŝvestita kiel tumulto, dum Tarkvino ricevis mortigan baton al la kapo. Tamen, la reĝino, Tanakvilo, diris ke la reĝo estis simple vundita kaj utiligis la konfuzon farigi Servius Tullius regento; kiam la morto de Tarkvino estis konfirmita, Tulio fariĝis reĝo.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Livio, Ab urbe condita, 1:34
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Livio, Ab urbe condita, 1:35
  3. Suetonio, The Life of Augustus 2.
  4. Eutropius, Breviarium historiae romanae, I, 6.
  5. Fasti Triumphales
  6. 6,0 6,1 Livio, Ab urbe condita, 1:38
  7. Florus, Epitoma de Tito Livio bellorum omnium annorum DCC, I, 5.6.

Rimedoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti