TasikmalayaTasikmalaja (indonezie: Kota Tasikmalaya, ĉine 打橫) estas metropolo, ankaŭ universitata urbego en Indonezio, en la insulo Javo, en provinco Okcidenta Javo. La metropolo konsistas el 10 distriktoj.

Tasikmalaya
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 678 027  (2015) [+]
Loĝdenso 3 689 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 20′ S, 108° 13′ O (mapo)-7.3258023108.2201805Koordinatoj: 7° 20′ S, 108° 13′ O (mapo) [+]
Alto 354 m [+]
Areo 183,8 km² (18 380 ha) [+]
Tasikmalaya (Indonezio)
Tasikmalaya (Indonezio)
DEC
Tasikmalaya
Tasikmalaya
Situo de Tasikmalaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tasikmalaya [+]
vdr
Distrikta oficejo en Tasikmalaya

Geografio redakti

Tasikmalaya situas en interno de la insulo en monta regiono[1]. Provinca ĉefurbo Bandungo troviĝas 81, ĉefurbo Ĝakarto 200, Jogjakarto 242, Semarang 246, Surabajo 499, Palembang 616, Batam 1048, Pekanbaru 1151, Makassar 1264, Medano 1610 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Mallongdaŭra aparta islama ŝtato establita en 1948 estis disbatita de nederlandaj trupoj. Baldaŭ okazis tumultoj inter islamanoj kaj la minoritataj ĉinoj. En 1976 Tasikmalaya ricevis signifan urban statuson. En 1996 kvar homoj estis mortigitaj, pluraj preĝejoj kaj entreprenoj estis detruitaj dum tumulto. Naturkatastrofoj okazis: en 1982 pro vulkana erupcio, en 2009 pro sismo.

 
Stacidomo

Ekonomio redakti

Tasikmalaya estas komerca centro por agrikulturaj produktoj, inkluzive rizojn, maizojn, arakidojn kaj kaŭĉukojn. Oni produktas plurajn manfaraĵojn (pajlaj ĉapeloj, rotangaj varoj kaj silkoj).

Klimato redakti

La klimato de Tasikmalaya estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 3387 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 21-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Religio kaj eduko redakti

 
Moskeo

Islamo estas la majoritata religio en Tasikmalaya, krome ekzistas ĉinaj kaj hinduaj religioj. La urbo havas plurajn universitatojn.

Trafiko redakti

Tasikmalaya havas armean flughavenon, sed procezo pri iĝi komerca flughaveno ankaŭ. Estas fervoja ligo al Bandungo. La ĉefvojo Bandungo-Jogjakarto preteriras.

Vidindaĵoj redakti

 
Alia moskeo
  • la granda moskeo kaj aliaj moskeoj
  • placo kun monumento

Fontoj redakti