Tataupa tinamo
La Tataupa tinamo (Crypturellus tataupa) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en seka arbaro en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de sudorienta Sudameriko.[3]
Tataupa tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tataupa tinamo, en Piraju, Sanpaŭlio, Brazilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Crypturellus tataupa (Temminck, 1815)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||
C. t. tataupa (Temminck, 1815)[2] | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Etimologio
redaktiCrypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo tataupa originis el la latiniga vorto por toponimo kio kongruigas la sciencan latinlingvan nomon kun la komuna nomo.
Taksonomio
redaktiĈiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]
Subspecioj
redaktiLa Tataupa tinamo havas kvar subspeciojn kiuj estas la jenaj:
- C. t. tataupa, nomiga raso, loĝas en orienta Bolivio, suda Brazilo, norda Argentino, kaj Paragvajo.[3]
- C. t. inops loĝas en nordokcidenta Peruo en la valo de la Marañón,[3] kaj ankaŭ ĉe plej suda Ekvadoro[6]
- C. t. peruvianus loĝas en okcidentcentra Peruo en la valo Ĉanĉamajo de la Junina Regiono.[3]
- C. t. lepidotus loĝas en nordorienta Brazilo; nome subŝtatoj Bahia, Ceará, Piauí, Pernambuco, kaj Maranhão.[3]
Aspekto
redaktiLa Tataupa tinamo estas proksimume 25 cm longa. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj, kun malhelbruna krono, palgriza gorĝo. Ĝi havas pli malhelan grizon ĉe kapoflankoj, kolo, kaj brusto, kun sablokolora ventro. Ties beko kaj kruroj estas purpurruĝaj.
Kutimaro
redaktiKiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Tataupa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[5]
Teritorio kaj habitato
redaktiLa Tataupa tinamo preferas sekajn arbarojn ĝis 1,400 m de altitudo. Ĝi povas troviĝi ankaŭ en humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj degraditaj iamaj arbaraj habitatoj.[7] Tiu specio estas indiĝena de nordorienta Brazilo, orienta Bolivio, norda Argentino, Paragvajo kaj okcidenta Peruo en Sudameriko.[3] Ĝi estis vidata ankaŭ en plej suda Ekvadoro.[6]
Konservado
redaktiLa IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 4,900,000 km2.[7]
Notoj
redakti- ↑ Brands, S. (2008)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Brands, S. (2008)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Clements, J (2007)
- ↑ Gotch, A. F. (1995)
- ↑ 5,0 5,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
- ↑ 6,0 6,1 6,2 BirdLife International (2012). Crypturellus tataupa. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
- ↑ 7,0 7,1 BirdLife International (2008)(a)
Referencoj
redakti- BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 09 Feb 2009.
- Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus tataupa". Project: The Taxonomicon. Konsultita laFeb 09 2009.
- Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
- Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
- Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
Eksteraj ligiloj
redakti- Tataupa tinamo, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
- Tataupa tinamo, fotaro VIREO
- Tataupa tinamo: Fotoj kaj voĉoj Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine The Avifauna of the Interior of Ceará, Brazil