La tepoto de Utaho estas kvazaŭnorma referenca objekto de komputila grafiko. Ĝi estis difinita de Martin Newell (tiam ĉe Universitato de Utaho), kiu modelis ĝin per bezieraj surfaceroj en 1975.

La tekruĉo de Utaho

Laŭdire Newell deziris referencan objekton ne tro komplikan (pro la limigoj de la tiama tekniko), sed aliflanke ne tro simplan, kaj lia edzino proponis uzi ilian te-servicon. Newell diskretigis ne nur la kruĉon, sed ankaŭ tason, telereton kaj kulereton, eĉ laktujon; sed ĉi ties datenoj ne plu ekzistas.

La tekruĉo iĝis populara inter komputil-grafikistoj, probable pro jenaj ecoj: Ĝi havas kurban surfacon kun selaj punktoj, posedas truon (pro la tenilo), estas nekonveksa kaj ĝia aspekto malmulte dependas de la surfaca strukturo. Pro la kurbeco ĝi povas interese reflekti lumon, pro la nekonvekseco ĝi povas parte ombri sin mem. La kruĉo tamen ne estas interne kava, kaj ĝia kovrilo ne estas deprenebla.

Newell publikigis la koordinatojn de la kruĉo-modelo kaj tiel disponigis al aliaj esploristoj referencan objekton. Kiel tia ĝi permesis kompari grafikajn algoritmojn, ekzemple por prezentado de diversstrukturaj bezieraj surfacetoj, kun aŭ sen lumo, ombroj kaj reflekto.

Kulto redakti

La kruĉo iusence iĝis kulta objekto. La originala porcelana kruĉo laŭdire ankoraŭ ekzistas; en 1974 ĝin aĉetis butikego en Sallaga Urbo, kiu en 1984 donacis ĝin al la Komputila Muzeo de Bostono; tie oni ekspoziciis ĝin ĝis 1990. Nun ĝi troviĝas en la Komputilhistoria Muzeo de Mountain View en Kalifornio kaj havas numeron X00398.1984 en ties katalogo.

Por multaj tridimensiaj komputilgrafikaj programoj disponeblas versioj de la kruĉo-modelo; parte oni eĉ liveras ĝin kun la programo. Kelkaj desegnaj aŭ komputilgrafikaj filmoj aperigas tekruĉojn kiel ŝercajn objektojn.

En 1987 Jim Arvo kaj Dave Kirk prezentis en la renoma konferenco SIGGRAPH kontribuon kun la titolo "Fast Ray Tracing by Ray Classification" (rapida radio-spurado per radi-klasado) kaj ilustris ĝin per bildo kun ses ŝtonaj kolumnoj, kiuj portis la kvin platonajn korpojn (regulajn pluredrojn: kvaredro, kubo, okedro, dekduedro, dudekedro) kaj tekruĉon.

La vindoza ekrankurteno "3D-tuboj" en la varia reĝimo jen kaj jen metas tekruĉon kiel ligilon de du kuboj.