Teksturhava sojfaba proteino

Teksturhava sojfaba proteino (TSP), ankaŭ konata kiel teksturhava legoma proteino (TLP) aŭ sojfabaj grajnoj, estas sengrasigita sojfaba faruna produkto, kromprodukto de la eltiro de sojfaba oleo. Ĝi estas ofte uzata kiel vianda analogaĵo aŭ por pligrandigi la volumenon de viandaĵo. Ĝi rapide kuiriĝas kaj ĝia proteina enhavo estas ege pli granda ol multaj specoj de viando.

Sekaj TSP-aj flokoj estas malmultekosta fonto de proteino kiam pogrande aĉetitaj kaj povas esti aldonitaj al diversaj vegetaraj pladoj aŭ uzitaj kiel "etendigaĵo" aŭ suplemento por nepercepteble pligrandigi la volumenon de viandaĵo.
Teksturhavaj sojfabaj grajnoj

Fabrika procedo redakti

TSP estas kutime farita el sojfaba faruno aŭ koncentraĵo kun alta kvanto (50%) da sojfaba proteino. Fojfoje simila proteinaĵo estas farata el katunaj semoj, tritikoaveno. Ĝi estas elpremita en diversaj formaj (boloj, flokoj, grajnoj kaj strioj) kaj grandecoj, elirante la duzon ankoraŭ varme kaj samtempe plivastiĝante. La sengrasigitaj termoplastaj proteinoj estas varmigitaj al 150–200°C, kio denaturigas ilin al fibreca, nesolvebla, pora reto, kiu povas sorbi tiom multe kiom trioble ĝian pezon da likvaĵoj. Kiel la premita fandita proteina miksaĵo eliras la elpremilon, la subita falo de premo kaŭzas rapidan vastiĝon al pufa solidaĵo, kiu tiam estas sekigita. Komponite kiam seka el tiom multe kiom 50 elcento da proteino, TSP povas esti remalsekigita kun akvokvanto duobla de la kvanto da proteino, kio faligas la elcenton da proteino al proksimume tio de viandhaketaĵo (16%). TSP estas ĉefe uzata kiel vianda anstataŭaĵo pro sia tre malalta kosto, malpli ol triono el la prezo de bovhaketaĵo, kaj kiam ili kuiriĝas kune, ĝi helpas reteni pli el la pezo de la viando, sorbante sukon normale perditan.

Propraĵoj redakti

TSP povas esti farita el sojfaba faruno aŭ koncentraĵo, enhavanta 50% aŭ 70% da sojfaba proteino, respektive; ĝi havas mildan fabecan guston. Ambaŭ postulas remalsekigon antaŭ uzo, fojfoje kun aldona gustodono samtempa. TSP estas elpremita, kaŭzante ŝanĝon de la strukturo de la sojfaba proteino, kio rezultigas fibrecan, spongan matricon, teksture similan ol viando. En ĝia senakvigita formo, TSP vivas pli longe ol jaro, sed difektiĝos ene de pluraj tagoj post la remalsekigo. En ĝia floka formo, ĝi povas esti uzata simile ol viandhaketaĵo.

Uzoj redakti

Teksturhava sojfaba proteino estas diversutila ingredienco; malsamaj formoj permesas, ke ĝi havu la teksturon de kiun ajn viandhaketaĵon ĝi anstataŭas. Uzante TSPon, oni povas fari vegetarajnveganajn versionojn de tradicie viand-bazitaj pladoj, ekzemple kapsiketa viandaĵo, bolonjezo, takoj, hamburgeroj,burritoj.

Sojfaba proteino ankaŭ povas esti uzata kiel malmultekosta, multenutra pligrandigaĵo de la volumeno de viando.

En iuj landoj tekturhava sojfaba proteino povas esti trovataj en butikoj, kiuj vendas sanigajn manĝaĵojn, aŭ en pli grandaj superbazaroj. TSP ankaŭ estas tre malpeza kaj ofte uziĝas en receptoj por longaj piedvojaĝoj. Pro sia relative malalta kosto, alta proteina enhavo, kaj longa daŭreco, TSP ofte uziĝas de prizonoj kaj lernejoj aŭ por preparado por katastrofoj.

Vidu ankaŭ redakti