Templo de Kom Ombo

La Templo de Kom Ombo estas nekutima duobla templo konstruita dum la regado de la Ptolemea dinastio, inter la jaroj 180 a.K. kaj 47 a.K.,[1]​ en la egipta urbo Kom Ombo. En la periodo de romia dominado oni faris kelkajn ampleksigojn.

Templo de Kom Ombo
Egipta temploarkeologia lokotemploruino
Lando Egiptio vd
Situo Provinco Asuano
Situo
Geografia situo 24° 27′ 7″ N, 32° 55′ 41″ O (mapo)24.45194444444432.928055555556Koordinatoj: 24° 27′ 7″ N, 32° 55′ 41″ O (mapo)
Templo de Kom Ombo (Egiptio)
Templo de Kom Ombo (Egiptio)
DEC
Templo de Kom Ombo
Templo de Kom Ombo
Situo de Templo de Kom Ombo
Map
Templo de Kom Ombo
vdr
Templo de Kom Ombo.

La konstruaĵo estas unika pro sia duobla desegno, kio signifas ke estis alirejoj, kortoj, ĉambroj, kapeloj kaj sanktejoj duobligitaj por du dioj: Sobek kaj Horuso. La suda duono de la templo estis dediĉita al Sobek, dio de la fekundeco kaj kreinto de la mondo, kiu aperas kun Hatoro kaj Ĥonsu.[1] Krome, la norda duono de la templo estis dediĉita al Horuso «Horuso la Maljuna», kiu figuras kun Tasenetnofret, la «Bona Fratino» (speciala formo de Hatoro)[2] kaj Panebtauy «Senjoro de la Du Teroj».[1] La templo estas tute maltipa ĉar estas duobla kaj simetria rilate al la ĉefa akso.

Kelkaj el la tri cent mumioj de krokodiloj malkovritaj en la zono estas ekspoziciitaj en la nomita Muzeo de la Krokodilo.[3]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Rosalie David, Discovering Ancient Egyptology, Facts on File, 1993. p. 99.
  2. Wilkinson, Richard H. The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt
  3. Crocodile Museum opens in Aswan Arkivigite je 2021-12-06 per la retarkivo Wayback Machine 1a Feb 2012, alirita la 6an de Decembro 2021.