Tempofiniĝo

(Alidirektita el Tempofino)

Tempofiniĝotempofino aŭ tempo de la fino aŭ ankaŭ fino de la tagoj, estas esprimo indikanta la finon de la mondo laŭ mitoj kaj precipe laŭ la Biblio. La kristana tieldirita apostola kredo recitas: «mi kredas je la vivo kiu venos» kaj la samo estas ripetita en la kredo nicea-konstantinopola. Ĉu tiaj esprimo, kaj aliaj similaj, implicas ke la mondo finiĝos, kaj kun la mondo ankaŭ la kreita tempo? Inter kristanoj estas libera debato. En la kredo estas promesita vivo nova ĉe Dio por la savitoj.

Tempofiniĝo el la Malnova Testamento redakti

La nocio aperas precipe en libroj de la Malnova Testamento, kanonaj kaj duakanonaj kaj en la bibliparalela hebrea literaturo (kiel Henoĉ, Esdra kaj aliaj). En la Nova Testamento, la Apokalipso kaj iuj tekstoj evangeliaj kaj aliaj de la apostolo Paŭlo al la Tesalonikanoj.

La esprimo elstariĝas ses fojojn en la libro de profeto Danielo por marki la finon de epoko kiu estas jam direktiĝanta al sia detruiĝo. La profeto imagas antaŭvidi eventojn kaj engaĝiĝi pri ili por informi multajn: «(12,4) Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio”.

Foje la sintagmo (tempo de la fino) estas ankaŭ uzata por rakonti imagitan estontan historian okazaĵojn kiel en (11,41-45) kie estas antaŭvidigita ke la reĝo de Sudo fulme batalos kontraŭ la reĝo de Nordo, kaj la reĝo de Nordo impetos sur lin kun militĉaroj kaj ĉevaliroj kaj multaj ŝipoj: li venkos sed por alveni al sia fino! Fino kiu okazos post kiam li lanĉos persekutojn kontraŭ la diservantoj.

La libro malfruiĝas rakonti pri detruo de diversaj imperioj, kiuj ŝajnas aludi al imperioj vere ekzistintaj (babilona, persia, greka kaj tiu seleŭkia).

Ĉu temas pri libro didaktika kaj konsola aŭ pri libro kiu laŭ la verkisto rilatas al veraj priskriboj pri la estonta historio?

Kristana interpreto pri la Libro de Danielo redakti

Kristanoj estimis tiom la libron de Danielo ke por ili ĝi entenas evidentajn profetaĵojn ĉar ĝi estus verkita jarcentojn antaŭ la eventoj realaj. Kaj sur tiu antaŭsupozo ili kreis certecon kaj argumentojn eluzitajn en sia apologetikemo. Sed la modernaj sciencoj pri lingvoj kaj simile (etimologio, semiologio, historio, lingvevoluiĝo, lingvokomparismo ktp.), iom post iom malkovriĝis ke la libro dateblas post la eventoj profetigitaj kaj ke, tial, la libro havis alian funkcion en la intencoj de la verkisto: montri al la persekutata komunumo, ke al Dio ne forfuĝas la okazaĵoj kaj ke li regas la historion kaj ĝin disponas pri la savo de siaj elektoj: fakte la libro naskiĝis en epoko de Makabeoj kiam la judaro estis premata de la Seleŭkiaj potenculoj (aparte Antioĥo la 4-a Epifano de Sirio - dua jarcento a. K.), celantaj detrui la kredon je la revelaciinta Javeo. Iom post iom ankaŭ la fervoro de apologiistoj senfajriĝis kaj ankaŭ la koncepto «tempofino» akiris novan lumon. La libro estas certe profeta sed en la senco, ke, laŭ la aŭtoro la historio ne estas sinsekvo de blinda ĉeno de eventoj sed korespondas al dia plano, kiu enkondukas la elektitojn al la atingo de la fina savo. Hodiaŭ nur kelka minora sekto, kiel atestantoj de Jehovo, insistas sur la profeta valoro de la libro (priskribo de estontaj eventoj).

Legita tiusence, la tuta libro ricevas kredeblecon ĉar la rakontoj, en si mem nekredeblaj akiras la forton de la ekzemplo kaj de la teologia-morala instruo el ili fontanta. Oni vidu la inventaĵojn pri Belŝakar kaj la tri judaj junuloj laŭdantaj Dion meze de fornegaj flamoj (Aldonoj al Daniel).

La esprimo «tempo de la fino» ne signifas «fino de la tempo», sed enkadras la tempon kiu enkondukas al finiĝo kaj destruiĝo, ne de ĉio, sed de la aĵoj pri kiuj parolas la profetaĵo. Nepras, tial, distingi la tempon el la eventoj kiuj en ĝi iras al finiĝo. Sur tiu linio hodiaŭ insistas la komentarioj de la diversaj kristanaj eklezioj. [1]

Libro de Henoĥo redakti

Iuj eroj de tiu libro parolas pri la fino de la tempo. Sed kiom da influo tiu libro havis laŭ la sinsekvaj jarcentoj en la formado de la kristana apokalipsistisko?

Kvankam ne kanona (nur la etiopa kristana eklezio ĝin akceptas kanona), tiu libro havis influon sur kristanoj ĉar citita plurfoje krom en la Nova Testamento ankaŭ de la Ekleziaj Patroj. Ankaŭ ĉe hebreoj ĝi ludis influon ĉar erojn henoĥajn oni trovis inter la pergamenoj de Kumrano. Ankaŭ en libroj nekanonaj de Ezra aperas aludoj al la fino de la tempoj.

Nova Testamento redakti

1) Sankta Paŭlo en la dua letero al la Tesalonikanoj estas antaŭvidita la tempofinon kun la dua alveno de la Jesuo Kristo. Ankaŭ mem atendas tiun eventon kiel eventon proksiman, eble eĉ dum sia vivo. En la 1-a al la Tesalonikanoj li skribis: «Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj (4,15)”. Male en la 2-a estas rakontita serio da eventoj kiuj devos okazi antaŭ la paruzio, fakte ĝin prokrastigante en venonta tempo. “Neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio (2.3-4)”. La antaŭontaj al la dua alveno de Kristo estas:

a) Apostateco

b) Malkaŝiĝo de la ulo de la malbono (por kiu poste oni konservis la titolon de Antikristo)

c) Sin suprenlevanta kontraŭ tion kion oni nomas Dio aŭ adoras

e) Okupanta la templon de Dio.

Pri la senco kaj celo de tiu frazaro estas debato inter eklezianoj kaj studuloj. Eble Paŭlo uzas argumentojn taŭgajn por la konsolo de la persekutatoj, konsiderante, ke la tempo de la fino fakte koincidas, por ĉiu homo, kun sia renkonto kun Kristo okaze de sia morto, aŭ eble li vere cedis al sia persona opinio kiu tamen, iom post iom korektiĝis.

2) Evangelio de Mateo 24,2: “Ĉar kiel la fulmo venas el oriento kaj montriĝas ĝis okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo”. Ĉu ĉi tie estas asertata la universa spaca kaj tempa superelstariĝo de Kristo aŭ ankaŭ al la tempofiniĝo? Ŝajnas ke hodiaŭ la interpreta kontrasto perdas intereson se komparata al aliaj epokoj.

 
Antikristo, el Lucas Cranach la Maljuna (1521). Ĉi tie la Antikristo estas kronata per la trikrono de la papo (emblemo de amikeco inter la kristanaj eklezioj).

3) Apokalipso. Kiel sciate, tiu libro parolas pri simboloj per kiuj Sankta Johano provas esprimi la venkon, sur la peko kaj la morto, de Kristo resurektinta. Tiuj simboloj aludas al aferoj sufiĉe klaraj por samtempuloj de la hebrea medio, iom malpli facilaj por la estontaj generacioj. Krom tiu venko kaj la sorto de la kredantoj je Jesuo, nenio pri estonta historio estas en ĝi priskribata aŭ aludata. Tamen el iuj ties frazoj povis naskiĝi tio kion oni nomas jarmilismo. En la Apokalipso ĉe la versegoj (Ap 20, 2-7) estas dirate: “Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, 3 kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. 4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. 5 La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. 6 Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn. 7 Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo”. [2]

En tiuj vortoj, apogitaj sur aliaj bibliaj tekstoj, preskaŭ ĉiun eron de la kristana epoko la kristanaj eklezioj trovis (kaj ankoraŭ vidas en la atestantoj de Jehovo) signojn de la alproksimiĝo de la fino de la ekzistanta monda ordo kaj, foje eĉ la komenciĝo de la nova. Kutime la kristanaj eklezioj, foje post kelke da hezitoj, ne akceptis kaj kondamnis tiun mondvizion enŝteligante ke tiu afero estas kaŝita en la dia volo, pri kiu Dio neniam konigis al oni.

Laŭ la katekismo de la katolika Eklezio, la krederoj pri la tempofino estas tiu esprimataj en la Kredo. Kristo revenos ja jes, ĉar li revenas en la kredo de fideluloj: li revenas laŭ sia humila stilo respektanta la homan liberon. Kontraŭkristo estas ĉiu kiu pretendas anstataŭi Dion per sia persono.

Notindas ke la jarmilismo el si mem ne multon pritraktas pri la fino de la tempo ĉar gi koncentras atenton prefere sur la novan vivon, pacan, riĉan, en harmonio kun Dio ktp. Pli ol pri tempofino oni parolas pri ŝanĝiĝo de la tempo.

Kutime oni metas tre atente la kristanajn jarmilismojn, sed ne forgesendas ke ekzistis ankaŭ juda jarmilismo. Ĝi pretendis sin fondi sur la unua ĉapitro de la Genezo: tiu lasus kompreni ke la mondo daŭros ses mil jarojn plu unu el kiu sepjarmilismo de la kosma semajno. Ĉe la fino de tiu epoko albordiĝos la tempo de la triumfo de la juda popolo pro la alesto de la Mesio kiu kunportos materian prosperon kaj tiam reliĝos kaj rekonstruo de la templo detruita de la romianoj ktp. La temo hodiaŭ interesas nur historiistojn kaj antropologojn aŭ historiistojn de mitologioj.

Vidu ankaŭ redakti

Kutime la centoj da eskatologia Apokrifoj [3] de la Malnova kaj Nova Testamentoj kontribuis al la disvastigado de la kredero pri la tempofino kiel evento preskaŭ perceptebla kaj pli/malpli proksima kaj centra de la Dia revelacio. [1][4]

La tempofiniĝo laŭ Islamo redakti

Por ĉiuj islamanaj teologiaj skoloj, la tempo de la homaro finiĝos: antaŭe aperos la Ulo de malbono (nomata ankaŭ Antikristo), sed la alesto de la profeto Kristo triumfigos la bonon kaj la bonulojn: al kio sekvos, je la sono de la trombo ktp, la rezurekto de la korpoj por la fina juĝo kaj la sceno konkludiĝos per la tempofino. Kiel oni povus vidi, multe el la kristanaj apokrifaĵoj lasis stampon en la prifintempa imagopovo de islamanoj.

Diversaj mitoj pri la tempofiniĝo redakti

Laŭ nune distrumpetita legendo de Majaa tempofino aŭ, pliprobable, eko de nova erao antaŭata de ĝenerale kosma renverso, okazos en 21a decembro 2012. Laŭ tiu mito jam okazis kvar kosmaj eraoj kun samnombraj civilizoj ĉiuj finiĝis per kosmaj malordigoj kaj malaperigo de medio por aperigo de nova. En tiu koncepto eble pli elstaras la ŝanĝiĝo de tempo ol la fino de la tempo. [5]

Laŭ hinduismo la afero multfacetas, sed ĉiuj miteroj koincidas en la rezultoj de la koncepto de cikla tempo, laŭ kiu ĉio finiĝas por ĉio reveni al nova komenco. Do, pli ol pri tempofino parolendas pri rekomenciĝo aŭ renovigo de la tempo (vidu Avataron) [6]

Laŭ budhismo la mondo renoviĝas de tempo al tempo. Eble tiu nuna epoko estas la lasta, kaj poste? Kutime oni vidas en la koncepto pri tempo en la budhismo ion similan al hinduismo: do la tempo rekomeciĝas per cikla movo.

Zoroastrismo konfesas pri la tempofino konceptojn similajn al tiuj de Biblio kaj Korano.

Notoj redakti

  1. Klarigo de tiuj kredoj troviĝas ĉe Holy See's website

Bibliografio redakti

Manke de tiutemaj dokumentoj en esperanto, oni profitu el tiuj de la germana lingvo.

  • Lothar Gassmann: Kleines Endzeit-Handbuch, Mabo-Verlag, Schacht-Audorf 2005, ISBN 3-9810275-1-5
  • Gerhard Gronauer: Der Staat Israel in der pietistisch-evangelikalen Endzeitfrömmigkeit nach 1945, in: Gudrun Litz/Heidrun Munzert/Roland Liebenberg (Hrsg.): Frömmigkeit - Theologie - Frömmigkeitstheologie. Contributions to European Church History - Festschrift für Bernd Hamm zum 60. Geburtstag, Studies in the History of Christian Tradition 124, Leiden/Boston (2005), 797-810.
  • Hannes Möhring: Der Weltkaiser der Endzeit. Entstehung, Wandel und Wirkung einer tausendjährigen Weissagung. Stuttgart 2000 (= Mittelalter-Forschungen, Bd. 3)
  • Hannes Möhring: König der Könige. Der Bamberger Reiter in neuer Interpretation. Königstein i. Ts. 2004, S. 47-57. ISBN 3-7845-2141-X
  • Markus Mühling, Grundinformation Eschatologie. Systematische Theologie aus der Perspektive der Hoffnung, Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2007, ISBN 978-3-525-03619-8, 218–220
  • Walter Schäble: Die glaubende Gemeinde in der Endzeit, Gießen, 1965
  • Silvano Fausti, La fine del tempo (Le domande ultime dell'uomo), Ancora, 2005.