Teorio de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Teorio de Esperanto estas "helpilo por superaj Esperanto-kursoj" verkita de Vladimir Varankin kaj eldonita en 1929 de Sovetrespublikara Esperantista Unio. La verko estis reeldonata en 1977 en Sarbrukeno fare de Artur E. Iltis.

Teorio de Esperanto
Teorio de Esperanto
Teorio de Esperanto
Aŭtoro Vladimir Varankin
Eldonjaro 1929
Urbo Moskvo
Eldoninto Sovetrespublikara Esperantista Unio
Paĝoj 70
vdr

La libreto konstituas enkondukon en la teorion de la Internacia Lingvo. Ĝi prezentas genealogian klasifikon de la lingvoj, fonetikon, morfologion, sintakson de Esperanto kaj etimologion de la Esperanta radikaro.

Recenzoj

redakti
 
 Scienca analizo de Esperanto por servi kiel konsilanta kaj serioze studenda libro kun speciala atento al la stato de la evoluo de Esperanto kaj al la spertoj kaj esploroj dum la lastaj 20 jaroj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, p. 711

Kritikoj

redakti
 
 ...Same ne pravas V. Varankin (Teorio de Esperanto p. 33), titolante la lingvo-elementojn, kiuj dependas de la kunteksto (ekzemple finaĵo -n) "formalaj sintaksaj elementoj aŭ fleksioj". Aliajn lingvo-elementojn, kiuj ne dependas de la kunteksto, sed kiuj ŝanĝas ĝian sencon V. Varankin nomas afiksoj. 
— Ernest Drezen, Skizoj pri Teorio de Esperanto, p. 29

Eksteraj ligiloj

redakti