Artocarpus odoratissimus

(Alidirektita el Terapo)

Artocarpus odoratissimus, ankaŭ nomata kiel terapo, marango kaj aliaj nomoj estas planto el la genro Artokarpo. Ĝi hejmiĝas en Borneo, en filipina provinco Palavano, kaj sur la filipina insulo Mindanao. Ĝi estas proksime parenca al la jakvo, ĉempedako, kaj panarbo kaj apartenas al la sama genro, nome Artocarpus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Artocarpus odoratissimus

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Rozaloj, Rosales
Familio: Morusacoj, Moraceae
Genro: Artokarpo, Artocarpus
Specio: A. odoratissimus
Partocarpus odoratissima
BLANCO
  • Artocarpus mutabilis BECC.
  • Artocarpus tarap Becc.</sma
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
arbo.

Priskribo redakti

Artocarpus odoratissimus estas ĉiamverda arbo, kiu atingas altecon de 25 m. La folioj longas 16–50 cm kaj larĝas 11–28 cm, ĝi similas al la panarbo, sed la folioj estas malpli lobaj.

Frukto redakti

 
frukto kaj folioj.
 
Maturaj fruktoj (Filipinoj).

La gusto de la frukto estas inter jakvo kaj panfrukto. Ĝi estas globa ĝis oblonga. Kaj pezas ĉ. unu kilogramon. Ĝi longas 15–20 cm kaj larĝas 13 cm. La frukto ŝanĝas sian koloron de verdece al flave dum la maturiĝo. La interno de la frukto similas al tiu de la jakvo, sed la koloro estas blanka kaj la fruktokarno estas pli mola. La kernoj estas relative grandaj. La manĝeblaj partoj de la frukto estas pli malmultaj. La ariloj estas blankaj kaj grandas kiel vinberoj. La semoj estas manĝeblaj, kaj boligitaj kaj rostitaj.

Kultivaro redakti

Artocarpus odoratissimus estas kultivata por la fruktoj en Brunejo, Indonezio, Malajzio, la Filipinoj, suda Tajlando kaj en barata Tripura. La specio estas kultivata multe por loka merkato.

La planto ne toleras malvarmon. Ĝi estas kultivebla inter la 15° norda kaj suda latitudo kaj en marbordaj regionoj, kie la temperaturo neniam estas sub 7 °C.

Similaj fruktoj redakti

La fruktoj de Artocarpus sericicarpus (konata sub la nomoj pedalai, aŭ buah tarap) kaj Artocarpus sarawakensis (pinganmontara tarap) tre similas al Artocarpus odoratissimus.

Referencoj redakti