Teri Tordai
Teri TORDAI, hungare Tordai Teri estas hungara aktorino. Eksterlande ŝi uzis la nomon Terry Torday.
Teri Tordai naskiĝis la 28-an de decembro 1941 en Debrecen.
Biografio
redaktiTeri Tordai frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1960-1964 en Budapeŝto, sed jam en 1962 ŝi ricevis rolojn en filmoj. Por publiko de Germanio ŝi komencis sian karieron en 1965 en germana filmo Ferien mit Piroschka, kie ŝi ludis kun Dietmar Schönherr kaj Götz George. Poste ŝi ricevis rolojn kaj en germanaj, kaj en hungaraj filmoj. En 1976 ŝi naskis filinon, poste ŝi ricevis rolojn ankaŭ en teatroj. Ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1965–1971, al Teatro József Attila inter 1986–1995, poste al Teatro Petőfi (Veszprém). Ŝi ricevis 5 premiojn.
Ŝiaj roloj (selekto)
redakti- diversaj filmoj inter 1962-2011, ekzemple Esős vasárnap (Pluva dimanĉo) (debuta), 1962; Susanne, die Wirtin von der Lahn, 1967; Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo, 1972; Mephisto, 1981
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Hippolita, Titania; G. B. Shaw: Mrs Warren's Profession (Profesio de S-ino Warren) - titolrolo