Teritoria evoluo de Essen

EnkomunumigojRedakti

Antaŭ 1800 la teritorio de la hodiaŭa urbo Essen apartenis al la abatinejo Asindo (rekte regnosubmetita abatinejo kune kun Altenessen, Borbeck kaj Steele), al la monaĥejo Werden (rekte regnosubmetita monaĥejo kun la urbo Werden, urbaj privilegioj ekde 1256, Bredeney, Heisingen kaj Kettwig) kaj al la duklando Berg. La diversaj komunumoj ene de la duklando Berg apartenis al jenaj administrejoj: Kettwig antaŭ la ponto (oficejo Angermund), Fulerum kaj Haarzopf (reglando Broich) resp. Dilldorf kaj Voßnacken (reglando Hardenberg). La rego super la vilaĝo Oefte estis disputata inter la duklando Berg kaj la monaĥejo Werden. (Burg-)Altendorf, Horst kaj Königssteele, kiu antaŭ 1718 nur nomiĝis Steele kaj estis urbo jam ekde la turniĝo de la 15-a jarcento al la 16-a jarcento, apartenis al la distrikto Hörde en la Prusa graflando Mark. Dum franca regado la tuta teritorio venis al la grandduklando Berg kaj 1815 al Prusio. Poste la komunumoj apartenis al la distriktoj Asindo, Mettmann kaj Duseldorfo en la distriktaro Duseldorfo resp. al la distrikto Bochum en la distriktaro Arnsberg. Tiuj kvar distriktoj dum la sekvaj jardekoj plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis kiam ili estis aŭ komplete dissolvata aŭ alinomataj kaj ege ŝanĝataj laŭ sia tajlo. La distrikto Asindo komence ekzistis ĝis 1823, kiam ĝi estis unuigata kun la distrikto Dinslaken al distrikto Duisburg, kaj refoje ekde 1857. Ĝi ampleksis la urbojn Asindo, Kettwig, Mülheim ĉe Ruhr, Steele kaj Werden kaj ankaŭ la komunumestrajn landoj Altenessen, Borbeck, Kettwig-Land, Mülheim-Land, Steele-Land, Styrum kajWerden-Land. En 1873 la urbo Asindo estas eksterdistriktigata kaj el la distrikto Asindo formiĝas la nova distrikto Mülheim ĉe Ruhr.

 
Princino-Franziska-Christine-fondaĵo en Steele, antaŭe la trafikplaco Steele

Ĝisfine de la 19a jarcento la urboteritorio de Asindo ampleksis nur la malnovan rekte regnosubmetitan urbon resp. la abatinejo Asindo. Ekde 1901 sekvis vico da enkomunigadoj kaj teritoriaj ŝanĝoj: 1901 la komunumestra lando Altendorf estis enkomunigata, nur en 1874 separita de la komunumestra lando Borbeck. 1905 sekvis la komunumestra lando Rüttenscheid, kiu ĝis 1884 estis parto de la komunumestra lando Stoppenberg, poste de la komunumestra lando Rellinghausen kaj nur ekde 1900 esti memstara. Huttrop, ekde 1874 apartenante al la komunumestra lando Stoppenberg absorbiĝis en 1908. 1910 la komunumestra lando Rellinghausen parte eniĝis en Asindo(tamen sen Heisingen, kiu komence iĝis memstara komunumestra lando), ankaŭ Fulerum estis separita el la komunumestra lando Heißen kaj aligata al Essen. La komunumestraj landoj Borbeck, Altenessen kaj Bredeney estis 1915 malfondataj kaj ties teritorio parte enkomunumigata al Asindo, el la iama Borbeck tamen malgranda parto de Frintrop iris al Oberhausen; *Karnap, antaŭe parto de Altenessen, iĝis memstara. (Bredeney ĝis 1902 estis parto de Kettwig-Land, poste la memstara komunumestra lando Zweihonnschaften, 1903 alinomate en Bredeney; Unterbredeney tamen en 1915 venis al Werden; al Bredeney ekde 1910 apartenis la komunumo Haarzopf, aparteninte ekde 1846 al la komunumestra lando Mülheim-Land kaj ekde 1878 al la komunumestra lando Heißen en la distrikto Mülheim ĉe Ruhr. La 1-an de aŭgusto 1929 la distrikto Asindo estis malfondata kaj siaj komunumoj plejparte enigataj en la urbon Asindo. Nur la urbo Kettwig restis memstara kaj estis aligata la distrikton Düsseldorf-Mettmann. Malfonditaj estis la urbo Steele (kun la 1876 enigitaj, tiam al la komunumestra lando Steele-Land apartenaj partoj de Bergerhausen kaj la 1926 enigita oficejo Königssteele, kiu 1885 estis formita el la komunumoj Eiberg, Freisenbruch kaj Königssteele apartenaj al la oficejo Wattenscheid samkiel el la komunumo Horst apartena al la oficejo Hattingen kaj al la distrikto Hattingen, antaŭe distrikto Bochum), La urbo Werden (kun la 1915 enigita Unterbredeney), la komunumestra lando Heisingen (ekde 1910 memstara komunumestra lando), la komunumestra lando Karnap, la komunumestra lando Kray (ĝis 1906 al la komunumestra lando Stoppenberg, tiam memstara komunumestra lando Kray-Leithe kaj 1921 transnomigo en Kray), la komunumestra lando Kupferdreh (ĝis 1896 al la komunumestra lando Werden-Land, tiam memstara komunumestra lando; 1899 enigado de la kampara lando Dilldorf (komunumestra lando Hardenberg) kaj partoj de la kamparaj landoj Rodberg kaj Voßnacken), la komunumestra lando Überruhr (1857 formita kiel komunumestra lando Steele-Land kaj 1894 alinomate), la komunumestra lando Werden-Land (formite 1857), samkiel la oficejo Stoppenberg (formita 1874 el partoj de la komunumestra lando Altenessen; Rotthausen tamen 1923 estis enigita al Gelsenkirchen). Dua periodo de teritoria pligrandiĝo sekvis nur longe post la Dua Mondmilito, 1970 la suda Altendorf venis al Asindo sub la hodiaŭa nomo Burgaltendorf (distrikto Bochum, ekde 1885 distrikto Hattingen, ekde 1929 distrikto Ennepe-Ruhr), 1975 la urbo Kettwig (distrikto Düsseldorf-Mettmann, kun la plejparte 1875 enigita teritorio Kettwiger Umstand, la 1857 formita kaj 1929 enigita oficejo Kettwig-Land, la 1930 enigita Kettwig antaŭ la ponto kaj la 1936 enigita Oefte, kiu ekde 1897 apartenis al la komunumestra lando Heiligenhaus kaj antaŭe al la komunumestra lando Velbert) estis malfundata kaj enkomunumigata al Asindo.

Jam fare de la landa registaro decidita enkomunumigo de la urbo Bottrop kun la urboparto Grafenwald (Kirchhellen) al Asindo printempe 1976 estis malaprobata kaj de la konsilantaro de la urbo Essen kaj ankaŭ de la federacilanda parlamento. Se okazus tia enkomunumigo, la loĝantaro de Asindo estus kreskinta je ĉ. 790.000.

Teritoria evoluoRedakti

Dato Enkomunumigo aliĝata
areo en hektaroj
Nova totala-
areo en hektaroj
3-a de februaro 1873 eksterdistrikta urbo estas formata 881,62 881,62
1-a de aprilo 1897 Altenbergshof el Altenessen 85,26 966,88
1-a de aprilo 1898 Bernewälchen el Huttrop 31,11 997,99
1-a de aŭgusto 1901 Altendorf 945,91 1.943,90
1-a de julio 1905 Rüttenscheid 597,01 2.541,82
1-a de aprilo 1908 Huttrop 285,35 2.827,17
1-a de aprilo 1910 Rellinghausen 945,69  
1-a de aprilo 1910 Fulerum 156,08 3.928,94
1-a de aprilo 1915 Altenessen 1.108,46  
1-a de aprilo 1915 Bredeney 1.698,21  
1-a de aprilo 1915 Borbeck 2.756,03  
1-a de aprilo 1915 Haarzopf 256,39 9.748,03
1-a de aŭgusto 1929 Frillendorf 242,47  
1-a de aŭgusto 1929 Heisingen 630,80  
1-a de aŭgusto 1929 Karnap 349,67  
1-a de aŭgusto 1929 Katernberg 564,83  
1-a aŭgusto 1929 Kray 962,58  
1-a de aŭgusto 1929 Kupferdreh 1.341,80  
1-a de aŭgusto 1929 Schonnebeck 295,35  
1-a de aŭgusto 1929 Steele 1.101,76  
1a de aŭgusto 1929 Stoppenberg 526,08  
1-a de aŭgusto 1929 Überruhr 666,58  
1-a de aŭgusto 1929 Werden Land 2.008,39  
1-a de aŭgusto 1929 Werden Stadt 417,31 18.855,65
1-a de januaro 1970 Burgaltendorf 616,81 19.472,46
1-a de januaro 1975 Kettwig 1.540,17 21.012,63