Muzeo Andy Warhol

muzeo en Usono
(Alidirektita el The Andy Warhol Museum)

La Muzeo Andy Warhol aŭ en angla origine The Andy Warhol Museum situantas ĉe la North Shore de Picburgo, Pensilvanio, en Usono. Ĝi estas la plej granda muzeo en la lando dediĉita al ununura artisto.[1] La muzeo estas hejmo de etenda konstanta kolekto de arto kaj arkivoj el la picburgano fama figuro de poparto nome Andy Warhol.

Muzeo Andy Warhol
The Andy Warhol Museum
The Andy Warhol Museum
arta muzeo
Lando Usono
Regiono Pensilvanio
Situo Pensilvanio
Urbo Picburgo
Speco Arta muzeo
Estiĝo 13-a de majo 1994
Malfermo 13-an de majo 1994
Estro Patrick Moore
Koordinatoj 40° 26′ 54″ N, 80° 0′ 9″ U (mapo)40.4484-80.0024Koordinatoj: 40° 26′ 54″ N, 80° 0′ 9″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Pensilvanio

Muzeo Andy Warhol (Pensilvanio)
Muzeo Andy Warhol (Pensilvanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Muzeo Andy Warhol (Usono)
Muzeo Andy Warhol (Usono)
DEC
Map
Muzeo Andy Warhol
Jaraj vizitantoj: 106 396 (2010)
Parto de Carnegie Museums of Pittsburgh vd
Retpaĝo https://www.warhol.org/museum/
vdr
La ĉefa enirejo al la muzeo estas ĉe la 7a Strato

La Muzeo Andy Warhol estas unu el la kvar muzeoj Carnegie de Picburgo kaj estas kunlabora projekto de la Carnegie Institute, la Dia Art Foundation kaj la The Andy Warhol Foundation for the Visual Arts (AWFVA).[2]

Tiu muzeo estas situanta sur areo de 8,200 m² en sep etaĝoj. Enhavanta 17 galeriojn, la muzeo montras 900 pentraĵojn, ĉirkaŭ 2 000 verkojn sur papero, ĉirkaŭ 1 000 publikigitajn unikajn presaĵojn, 77 skulptaĵojn, 4,000 fotojn kaj ĉirkaŭ 4,350 Warhol filmetojn kaj videoregistraĵojn. Ties plej ĵusa funkcianta buĝeto (2010) estis $6.1 milionoj. Aldone al sia picburga sidejo la muzeo havas sponsoritajn 56 veturekspoziciojn kiuj estis allogintaj ĉirkaŭ 9 milionojn da vizitantoj en 153 okazoj tutmonde ekde 1996.[3] La kunlaborantaro de la muzeo estas 73 homoj.[4]

Notoj redakti

  1. Vogel, Carol (7a de Februaro, 1995). "Warhol Museum Head Announces Resignation". The New York Times. Konsultita la 2009-08-25. [1]
  2. The Warhol - Museum Info Arkivigite je 2008-10-26 per la retarkivo Wayback Machine el la muzea retejo
  3. http://www.pittsburghlive.com/x/pittsburghtrib/ae/museums/s_712298.html[rompita ligilo]
  4. Andy Warhol Museum. Arkivita el la originalo je 2023-02-28. Alirita 2023-02-28.

Eksteraj ligiloj redakti