The Burren en la anglaAn Boireann en la irlanda estas dezerta karsta plataĵo kiu situas en Graflando Clare, Respubliko de Irlando.

Tipa pejzaĝero de The Burren apud la Atlantika oceano

Granda je 300km² kaj dika ĝis 700 metroj, The Burren ekestiĝis proksimume antaŭ 340 jarmilionoj sub varma, maldika maro. Tiu pejzaĝo etendiĝas inter la urboj de Ballyvaughan, Kinvarra, Gort, Corrofin, Kilfenora kaj Lisdoonvarna okcidente de la graflando. Ĝi estas nun kovrita de karbonia kalkoŝtono tranĉvundita de multnombraj montfendoj kaŭzitaj de rojinta akvo.

Alude al la ruinigita ŝtondezerto kiun li observis, la angla konkeranto Oliver Cromwell tiel priskribis la pejzaĝon: Ne sufiĉe de akvo por homon droni, ne sufiĉe de ligno por lin pendi, ne sufiĉe de tero por lin enterigi.

Nomo redakti

La ne-difina artikolo The estis aldonita nur en la ĵusaj jardekoj, eble far akademiistoj. Antaŭe kaj tradicie la areon oni nomis Boireann (Rokego en la irlanda) au ĝia angla tradukaĵo Burren.

Riĉeco de tiu ununura areo redakti

 
La krevaĵoj estas kelkfoje plenplena je vegetaĵa vivo

Arkeologie, ekzistas multaj keltaj starigitaĵoj kiel megalitoj, dolmenoj aŭ keltaj krucoj datante de la Bronzepoko. Ĝis nun, oni kalkulis 80 neolitikaj tomboj kaj pli ol 500 ringoformaj fortikaĵoj, kies plej famaj estas triumvallate (tri muroj) Cahercummaun kaj Ballykingvarga (maljuna defenda konstruaĵo komponita de starantaj ŝtonoj). Menciindas ankaŭ Dolmeno Poll na Brón.

La tuta floraro kreskiĝanta en la regiono prezentas 70 % de la nacia flaŭro kaj simbolas do trezoron por la fakuloj. Ekzemple la blua genciano, kutime trovebla en la alpoj estas tie ĉi ofta.

Speleologie, kiel en ĉiuj karstaj pejzaĝoj, kuŝas kaj interkrucas multaj kavernoj sub An Bhoirean, formita de akvo.