The Linguists (filmo)

The Linguists (La Lingvistoj) estas sendependa 2008 usona dokumenta filmo produktita de Ironbound Films pri lingvomorto kaj lingvodokumentado. Ĝi sekvas du lingvistojn, Greg Anderson de la Living Tongues Institute for Endangered Languages[1] kaj David Harrison de la altlernejo Swarthmore College, ĉar ili veturas ĉirkaŭ la mondo por kolekti registraĵojn de kelkaj de la lastaj parolantoj de pluraj mortantaj lingvoj: la ĉulima en Siberio; la ĉemehuevi en Arizono, Usono; la sora en Odiŝo, Barato; kaj la kalavaja en Bolivio[2]. La filmo estis montrita ĉe la Sundance Film Festival en 2008[3].

The Linguists
vdr

Produktado redakti

Seth Kramer, unu el la direktoroj, priskribas kiel li ekhavis la ideon por La Lingvistoj kiam li estis en Vilnius, Litovio, kaj ne sciis legi la survojajn jidajn surskribojn malgraŭ lia juda heredaĵo. Kune kun Daniel A. Miller li kreis en 2003 Ironbound Films kiun la National Science Foundation subvenciis kun 520 000 $[3]. Poste en 2003, Greg Anderson kaj David Harrison esti elektitaj kiel protagonistoj de la filmo[4]. En 2004, direktoro Jeremy Newberger aliĝis la projekto [3].

Daŭris 3 jaroj por finpretigi la filmon en aŭgusto 2007 kaj dum tiu tempo pli ol 200 horoj de filmo estis kolektitaj[3].

Enhavo redakti

La filmo komencas kun la fakto ke granda proporcio de la lingvoj en la mondo (duone el tutaĵo de 7 000 lingvoj, laŭ la filmo) malaperontus[4]. La du protagonistoj de la filmo, Anderson kaj Harrison, ekvojaĝis al foraj lokoj por kolekti registraĵojn kun parolantoj de pluraj endanĝerigitaj lingvoj por tiele dokumenti ĉi tiujn lingvojn kaj eduki spektantojn pri la nuna kvanto de lingvomortado[4]. En la procezo, ili veturas al la Andoj en Sudameriko, al vilaĝoj en Siberio, al anglaj loĝlernejoj en Odiŝo, Barato kaj al indiana rezervejo en Arizono, Usono[4].

La filmo prilumas la problemaron de lingvomorto, inkluzive de

  • la disvastiĝo de gravaj tutmondaj lingvoj kaj kiel ili kontribuas al lingvomorto[4];
  • politikaj kaj sociaj kialoj kiuj subpremis kelkajn lingvojn[2];

La filmo montras ke lingva revivigo kaj lingvodokumentado gravas, inkluzive de la daŭra scienca registrado de iu lingvo kaj de la konservado de la unikaj loka scio kaj historio, sole haveblaj en la loka lingvo[3].

Referencoj redakti

  1. (en) Boyle, Alan (la 26-an de februaro 2009). "The Race To Save Our Languages Arkivigite je 2009-04-18 per la retarkivo Wayback Machine", MSNBC. Arkivita Arkivigite je 2009-03-05 per la retarkivo Wayback Machine de la originalo, la 28-an de februaro 2009.
  2. 2,0 2,1 (en) Honeycutt, Kirk (la 18-an de januaro 2008). "The Linguists". The Hollywood Reporter.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (en) Hughes, Jennifer V., "Racing to Capture Vanishing Languages". The New York Times, la 13-an de januaro 2008.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (en) Garreau, Joel, "Babble On, Say Researchers In 'Linguists' Documentary". The Washington Post, la 2-an de oktobro 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti