"The Omega Glory" [La Gloro Omega] estas la dudek-tria epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita de Gene Roddenberry kaj reĝisorita fare de Vincent McEveety, ĝi estis unue elsendita la 1-an de marto 1968.

The Omega Glory
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Omega Glory
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1 mar. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Vincent McEveety • Gene Roddenberry
Scenaro Gene Roddenberry
Filmita en Paramount Stage 31 • Paramount Stage 19
Loko de rakonto Omega Ⅳ
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • George Takei • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

La rakonto de tiu epizodo estis prezentita eĉ antaŭ la unua sezono de la serio.[1]

La titolo de la epizodo referencas al dirmanieron The Old Glory por la flago de Usono.

Intrigo redakti

Kiam la USS Enterprise (NCC-1701) alproksimiĝas al la planedo Omega IV, la USS 'Exeter' estas senkomunike orbitanta la planedon, kaj Kapitano Kirk, kune kun Spock, Leonard McCoy kaj Lt. Galloway (David L. Ross), iras ĝin por esplori. Ili trovas la stelŝipon senhoma, krom kelkajn uniformojn kovritajn per kristala substanco, eble homaj restaĵoj. La teamo malkaŝas, ke la anoj de 'Exeter' mortis de infekta malsano alportita de la planedo, kaj ke ili devas iri sur planedon por postvivi.

Kirk vidas la lastajn koordinatojn en la komputilo Exeter kaj malkovras ke Kapitano Ron Tracey (Morgan Woodward) estas en vilaĝo simila al de Tibeto. Tracey klarigas, ke li malkovris, ke restanta sur la planedo oni havas imunecon. Tracey tiam malkaŝas, ke la vilaĝanoj, nomataj "Kohmoj", batalas kontraŭ sovaĝuloj nomataj "Yangoj".

Post atako de Yangoj, Spock enketas la kampon de batalo kaj trovas evidentecon, ke Tracey helpis la Kohmojn malobservante la Unuan Direktivon. Kirk provas kontakti la "Enterprise'n", sed estas malhelpita de Tracey. Por pravigi siajn agojn, Tracey malkaŝas, ke ne nur la indiĝenoj iĝas imunaj al la mistera malsano, sed ili disvolvis vivdaŭrojn de pli ol 1000 jaroj.

Tracey ordigas al McCoy esplori la sekretojn de sia longeviveco kaj havas Kirkon kaj Spockon en kruda malliberejo kun du Yangaj malliberuloj, unu virseksulo kaj unu ino. Kirk vidas, ke la masklo de Yangoj malfiksas la stangojn de la ĉela fenestro, sed la Yang frapas Kirkon kaj eskapas kun la virino. Kiam Kirk rekuperas, li kaj Spock faras sian propran eskapon.

Kunvenita kun McCoy, Spock modifas iujn medicinajn ilon en komunikilon improvizitan, kiujn estas detruita de Tracey. McCoy kaj Kirk provas klarigi, ke la longeviveco de la indiĝenoj havas nenion rilate al sia imuneco al la malsano, sed al genetiko. Tracey malaceptas la klarigojn, kaj li provas peli Kirkon por ke li ordonu pli da armilojn el "Enterprise".

Yangaj batalistoj alvenas kaj transportas ĉiujn al sia vilaĝo. Ilia gvidanto estas Cloud William (Roy Jenson). Dum ceremonio por festi la venkon de Yangoj, Kirk kaj Spock, diskutas la kulturon de Yangoj, konektas la nomojn "Yang" kaj "Kohm" kun "jankio" kaj "komunisto". Spock pripensas, ke la historio de Omega IV tre proksime similas al de la Tero, ĝis la antaŭa estis disvenkita de Biologia Milito, kiun la Tero evitis. Ĉi tiu hipotezo estas konfirmita kiam William produktas tre malnovan usonan flagon, kune kun malnovaj dokumentoj, de kiuj li recitas la Ĵuron pri fideleco kun forta akĉento. La Yangoj estas ŝokitaj kiam Kirk kompletigas la Ĵuron.

Tracey, en provo savi sian propran vivon, denuncas Kirk kaj Spock, asertante, ke ili estas demonoj elpelitaj el la ĉielo, kaj montras ke Spock similas al la diablo kiel pruvo. William petas ke Kirk provu sin per kompletigo de la "sanktaj vortoj" de alia dokumento. Pro la akĉento, Kirk ne komprenas la vortojn kaj anstataŭe sugestas provon per batalo inter si kaj Tracey. Dum ili batalas, Spock sendas mensan sugeston al la ina kompano de William aktivigi la komunikilon kuŝantan apud ŝi. Sulu kaj sekureca teamo alvenas kaj Tracey estas venkita.

Nun William rigardas Kirkon kvazaŭ li estus diaĵo, sed Kirk ordonas, ke li staru. La dua dokumento pruvas esti versio de la Usona Konstitucio. Kirk riproĉas la Yangojn por forgesi ĝian signifon, kaj deklaras, ke la vortoj estis signifitaj ne nur por la Yangoj, sed "devas apliki al ĉiuj, aŭ ili signifas nenion". William tute ne komprenas, sed ĵuras al Kirk, ke la vortoj estos obeitaj.

Kritikoj redakti

Laŭ Daniel Leonard Bernardi en sia libro Star Trek and History: Race-ing Toward a White Future [2] kiel la Federacio, la Kohmoj havas plenan fluencon de la angla lingvo (kvankam ili parolas kun homogenigita "Azia" akĉento). La komenco de la epizodo montras, ke tiuj kun blanka haŭto povas esti sovaĝuloj kaj tiuj kun flava haŭto povas esti civilizitaj kaj raciaj. Ĉi tio estus kontraŭ la hegemona reprezento de azianoj en la amaskomunikiloj de Usono; ĉe kiuj diversaj popoloj estas kolektive konstruitaj en kino kaj televido kiel flava hordo.

Allan W. Austin, profesoro pri historio ĉe Misericordia University diras ke tio epizodo konscie kaj senkonscie reflektis multajn profundajn usonajn maltrankvilojn, kiuj kreskis el pli ol du jardekoj de la Malvarma Milito. Meze de la 1960-aj jaroj iuj usonanoj komencis kritiki, kion ili vidis kiel senmova naciismo. Ĉi tiu nepensema patriotismo estus konservita kiel parto de liberala konsento bazita en konfido en la esenca forto de amerika socio same kiel la supozo de pervasiva komunisma minaco al Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Multaj subtenantoj de la liberala konsento kredis, ke ekonomia kresko kaj evoluo solvus iujn restajn sociajn neegalecojn dum amortigado de klasa konflikto.[3]

En eseo "The Omega Glory" publikita 2006 Michael Chabon diras ke dum la Yangoj recitas religie la Ĵuron kaj la Konstitucion, eĉ senkomprene, ili bezonis nur ke Kapitano Kirk venas kaj aldonas iom interpretan akvon al la likva dokumento, kaj la usona maniero vivos denove.[4]

Referencoj redakti

  1. (1968) The Making of Star Trek. Ballatine Books.
  2. Bernardi, Daniel Leonard. Star Trek and History: Race-ing Toward a White Future. New Jersey: Rutgers University Press, 1998, pp. 57-58.
  3. Austin, Allan W. "The Limits of Star Trek's Final Frontier: "The Omega Glory" and 1960s American Liberalism," in Space and Time: Essays on Visions of History in Science Fiction and Fantasy Television. David C. Wright, Jr., and Allan W. Austin, editors. Jefferson, N.C.: McFarland, 2010, pp. 68-69.
  4. (January 2006) “The Omega Glory”, Details (pdf). Alirita July 31, 2012..