Theophil Großgebauer

Theophil GROSSGEBAUER (naskita la 24-an de novembro 1627 en Ilmenau, mortinta la 8-an de julio 1661 en Rostock) estis germana teologo evangelia.

Theophil Großgebauer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1627 (1627-11-24)
en Ilmenau
Morto 8-an de julio 1661 (1661-07-08) (33-jaraĝa)
en Rostock
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr
Ekzemplo de rabena komento je la Biblio el la 1642-a jaro: la hebreisto Großgebauer estis fakulo pri tiaj komentarioj.

Biografio redakti

La filo de la urbestro de Ilmenau frekventis la gimnaziojn en Rudolstadt, Arnstadt kaj Stralsund kaj studis teologion en Rostock. En la 1650-a jaro Großgebauer magistriĝis sub la estrado de August Varenius kaj akceptitis en la teologia fakultato. Li famiĝis kiel hebreisto kaj fakulto pri komentoj rabenaj je la Malnova Testamento. Ĉe la Kirko Sankta Jakobo li diakoniĝis.

Inter liaj skribitaĵoj elstaras Wächterstimme aus dem verwüsteten Zion (Rostock 1661), praktika reformproponkolekto kun klaraj kalvinismaj trajtoj kiu fidas ke ordo, konstitucio kaj obeo povus solvi la mankojn en la ekleziaj strukturoj. Lia verko Praeservatif wider die Pest der heutigen Atheisten (Frankfurt am Main 1661) defendas la taŭgecon de la Biblio kontraŭ la skeptiko kontraŭkristanisma naskita dum la Renesanco. Ateismo por li estas ĉefe romkatolika fenomeno! Lia verko Treuer Unterricht von der Wiedergeburt (Frankfurt am Main 1661) centrigas en la kristana kredo renaskiĝon anstataŭ justifiko/doktrino pri pravigo. Tia renaskiĝo komprenatas ege mistike kiel la trankvilo de Dio en la animo de la homoj. Koncerne praktikajn postulojn li anticipis multon pri kio koncentriĝis ankaŭ la pietismo: eklezia obeo, ŝato de la konfesdonado memkontrolila, neglekto de la sakramentoj, konfirmacio kiel memstara decido por Dio.

La fakto de duko Hans Albrecht von Mecklenburg-Güstrow protestantiĝis laŭ la doktrino de la Reformita Eklezio en 1621 ja helpis la preferon konfesian de Großgebauer. En senpera kunteksto estas ties ŝatego de angla (anglikana kaj puritana) religia literaturo. Großgebauer tradukis en 1661 la verkon The Olde Religion (London 1628) de Joseph Hall, kiu kontraŭbatalas la romkatolikan eklezion. Lian verkon Wächterstimme Großgebauer finis per eltiraĵoj el la Book of Common Prayer.

En 1650 li edziĝis al Margaretha Stein († 1661), filino de altranga pastoro en Rostock. Lia filo Johann Valentin fariĝis profesoro kaj rektoro.

Verkoj redakti

  • Jubel-Geschrey Der Kinder Gottes/ Auffgesetzet Nach dem Thon der Harpffen Davids im Hundert und dritten Psalm/ Zuvor aber Zu S. Nicolai in Rostock öffentlich außgesprochen. Rostock 1654
  • De rebus Veterum Hebraeorum Diatriba Prima. Rostock 1655
  • Praeservatif wider die Pest der heutigen Atheisten. Frankfurt am Main 1661
  • Wächterstimme Auß dem verwüsteten Zion : Das ist, Treühertzige und nothwendige Entdeckung. Auß waß Vrsachen die vielfaltige Predigt deß Worts Gottes bey Evangelischen Gemeinen wenig zur Bekehrung und Gottseligkeit fruchte. Frankfurt am Main 1661
  • Drey geistreiche Schrifften : 1. Wächterstimme auss dem verwüsteten Zion. 2. Præservativ wider die Pest der heutigen Atheisten. 3. Alte-Religion. Jetzo zum andernmahl gedruckt. … Frankfurt am Main 1667 (4. Auf. 1753)
  • XXVI Geistreiche und erbauliche Predigten über die Epistel Pauli an die Epheser, hrsg. v. Joh. Val. Großgebauer . Frankfurt am Main u. Leipzig 1689

Literaturo redakti

  • Biografio ĉe NBD.
  • Jonathan Strom: Theophil Grossgebauer. In: Biographisches Lexikon für Mecklenburg; Bd. 1. Rostock : Schmidt-Römhild, ISBN 3-7950-3702-6 , 1995, S. 107-109
  • Jonathan Strom: Orthodoxy and reform: the clergy in seventeenth century Rostock. Tübingen: Mohr Siebeck 1999, ISBN 3-16-147191-1 , S. 195-221

Eksteraj ligiloj redakti