Amadeu THIAGO de Mello (Barreirinha, naskiĝinta en la 30a de marto 1926, mortis la 14-an de januaro 2022), estis brazila poeto.

Thiago de Mello
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1926 (1926-03-30)
en Barreirinha
Morto 14-an de januaro 2022 (2022-01-14) (95-jaraĝa)
en Manaŭo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Gefratoj Gaudêncio Thiago de Mello vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Aktiva en ManaŭoRio-de-ĴanejroSan-Paŭlo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Devenis de ŝtato Amazonas kaj estas unu el la poetoj plej influaj kaj respektataj en Brazilo, rekonata kiel ikono de regiona beletro.

Liaj verkoj estis tradukitaj al pli ol tridek lingvoj. Arestita dum la armea diktaturo en Brazilo (1964-1985), li ekziliĝis en Ĉilio, kaj trovis en Pablo Neruda dumvivan amikon kaj kunlaboranton. Unu tradukis la verkon de alia kaj Neruda verkis eseojn pri la amiko[1].

En la ekzilo, li loĝis en Argentino, Ĉilio, Portugalujo, Francujo, Germanio. Post la finiĝo de la diktaturo, li revenis al sia devena urbeto, Barreirinha, kie li vivas ĝis nun.

Lia plej konata poezio estas La Statutoj de la Homo, kie la poeto atentigas la legantojn pri la simplaj valoroj de la homa naturo per versoj formale plastaj. Lia libro Poezio Alligita al Mia kaj Via Vivo rezultis, en 1975 - ankoraŭ dum la diktaturo -, en premio koncedita de San-Paŭla Asocio de Arto-Kritikistoj kaj igis lin mondfama kiel intelektulo dediĉita al la lukto por Homaj Rajtoj.

Omaĝe al lia 80-jariĝo, kiu okazis en 2006, oni lanĉis per eldonejo Karmim la celebran KD-on La Kreo de la Mondo, kiu enhavas poeziojn kiujn li produktis dum la antaŭaj 55 jaroj, deklamitaj de li mem kaj muzikumitaj de lia frato, la muzikisto Gaudêncio Thiago de Mello.

Liaj verkoj redakti

Poezio redakti

  • Silêncio e Palavra (Silento kaj Vorto), 1951
  • Narciso Cego (Blinda Narcizo), 1952
  • A Lenda da Rosa (La Legendo de la Rozo), 1956
  • Faz Escuro, mas eu Canto (Estas Malhele sed Mi Kantas), 1965
  • A Canção do Amor Armado (La Kanzono de Amo Armita), 1966
  • Poesia comprometida com a minha e a tua vida (Poezio Alligita al Mia kaj Via Vivo), 1975
  • Os Estatutos do Homem (La Statutoj de la Homo), 1977
  • Horóscopo para os que estão Vivos (Horoskopo por la Vivantoj), 1984
  • Mormaço na Floresta (Nubvarmeco en la Arbaro), 1984
  • Vento Geral – Poesia 1951-1981 (Ĝenerala Vento - Poezio 1951-1981), 1981
  • Num Campo de Margaridas (En Lekanto-Kampo), 1986
  • De uma Vez por Todas (Unu Fojon por Eterne), 1996

Prozo redakti

  • A Estrela da Manhã (La Matena Stelo), 1968;
  • Arte e Ciência de Empinar Papagaio (Arto kaj Scienco Suprenigi Kajton), 1983
  • Manaus, Amor e Memória (Manaus, Amo kaj Memoro), 1984
  • Amazonas, Pátria da Água (Amazonas, Akvo-Lando), 1991
  • Amazônia — A Menina dos Olhos do Mundo (Amazonio - La Iriso de la Mondo), 1992
  • O Povo sabe o que Diz (La Popolo Scias Kion Diras), 1993
  • Borges na Luz de Borges (Borĝes en la Lumo de Borĝes), 1993

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti