Thierry Scherrer ([tjeri ŝerer] ; naskiĝis la 22-an de januaro 1959 en Versailles) estas franca episkopo

Thierry Scherrer
MS-ro Thierry Scherrer la tagon de sia episkopa konsekrado.
MS-ro Thierry Scherrer la tagon de sia episkopa konsekrado.
MS-ro Thierry Scherrer la tagon de sia episkopa konsekrado.
Persona informo
NomoThierry Scherrer
Dato de naskiĝo22-a de januaro 1959
NaskiĝlokoVersailles
Aĝo65
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estas episkopo de Laval (Mayenne) ekde la 21-a de majo 2008.

Biografio redakti

Studoj redakti

Post kiam li komencis studojn de beletro en Montpellier kaj medicino en Marseille, Thierry Scherrer eniris en la seminarion de Paray-le-Monial en 1981, antaŭ ol daŭrigi siajn studojn en seminario Saint-Luc de Aix-en-Provence de 1984 al 1987, kaj poste en Instituto de teologiaj studoj[1] de Bruselo de 1987 al 1989, kaj fine en Gregoria Papa Universitato en Romo. Li havas doktorecon pri teologio.

Pastro redakti

Li estis pastrigita la 29-an de junio 1988 por la arĥidiocezo de Aix kaj Arles.

Trapasinte du jarojn en stud-misio en Romo, dum li samtempe estis kapelpastro en preĝejo Saint-Louis-des-Français, li revenis en 1991 al sia diocezo, kiel vikario de la katedralo Saint-Sauveur de Aix-en-Provence kaj pastro por la studentoj, ŝarĝita de la kunordigo de pastrejoj por studentoj de Aix-en-Provence.

De 1996 al 2004, li estis membro de la teamo de instruantoj de Seminario Saint-Luc, Superulo de la komunumo Saint-Jean-Baptiste (Propedeŭtika jaro de dioceza Seminario) kaj episkopa delegito en la dioceza servo de alvokiĝoj. Krome, li estis akompana pastro de dioceza servo de la Episkopa kuracoservo de 1999 al 2004 kaj help-pastro en la servo de paroĥoj de Bouc-Bel-Air kaj Cabriès-Calas de 2002 al 2004.

En 2004, li estis nomumita paroĥestro de paroĥo de Puyricard kaj dekano de Aix-Sainte Victoire, samtempe administrante ekde 2006 la paroĥojn de Peyrolles, Jouques, Meyrargues, Le-Puy-Sainte-Réparade, Saint-Canadet kaj Saint-Paul-lès-Durance kaj de la episkopa unuo Aix-Val de Durance.

En 2007, li fariĝis paroĥestro de la paroĥo de katedralo Saint-Sauveur de Aix-en-Provence kaj dekano de Aix-Sainte Victoire.

Episkopo redakti

La 21-an de majo 2008, li estis nomumita episkopo de diocezo de Laval de Papo Benedikto la 16-a, tiel fariĝante la posteulo de MS-ro Armand Maillard. Lia episkopa ordinado okazis dimanĉon la 6-an de julio 2008 en baziliko Notre-Dame de Pontmain.

Moto redakti

Implemini Spiritu Sancto (« Plenumiĝu en Sankta Spirito »)

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti