Tiĥij, ukraine Тихий, hungare Tiha estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Tiĥij situas en valo de rojo. Luh kun stacidomo troviĝas je 8, Velikij Bereznij je 42, Uĵhorodo je 85 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1599 en hungara formo Tiha. En 1910 loĝis tie 1093 loĝantoj, (1052 rutenoj, 29 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Tiha apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Tiĥij/Tiha. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj redakti