Tibeta problemo

(Alidirektita el Tibeta Problemo)

Kategoria enhavo pri geografio de Tibeto redakti

Pri historio de Tibeto redakti

Primitiva Tibeto redakti

Laŭ la ĝisnunaj atestoj de arkeologio, en la mezolitiko inter 14000 kaj 8000 jaroj for de nun jam ekestis loĝantoj en Tibeto. En la jaro 1978 arkeologoj trovis en Changdu homajn skeletojn kaj argilaĵojn, kiuj apartenas al la neolitiko, kaj esplorinte, ili konfirmis, ke tiuj ĉi trovaĵoj havas proksimume 7000 jarojn.

Bonismo estas la primitiva religio kredita de tibetnacieco. Laŭ legendo de Bonismo, la komenco de la mondo estis unu giganta ovo. La ŝelo de la ovo fariĝis blanka sanktmonto, la ovoblanko maro kaj la ovoflavo 18 mezgrand-skalaj ovoj, kaj el kiuj denove naskiĝis diversaj specoj de bestoj. Rilate al la origino de tibetnacieco, laŭ legendo en budhismaj rakontoj de Tibeto, ses plej antikvaj klanoj de tibetnacieco estas idaro reproduktita de makako kaj Raksasi, kiuj pariĝis. El la Libro pri Sui-dinastio (581-618) de la historiaj libroj de Ĉinio, oni trovis la noton, ke tibetanoj de Dang-klano (Ĉjangoj en Dangchang) en la orienta Tibeto pretendas esti specio de makako.

Antaŭ 6 jarcentoj a.k., sur la tuta Tibeta Altebenaĵo dislokiĝis multe malgrandaj regnoj kaj triboj, kiuj parolas la tibetan lingvon. Tiuj triboj poste kuniĝis en 12 malgrandajn regnojn, el inter kiuj Bod, kiu situis en la rivervalo Yalong, fariĝis plej potenca. Ĝi ne nur unuigis regnojn, sed ankaŭ poste starigis al si Bod-dinastion. Laŭ la notoj de historiaj materialoj de Tibeto, en 127 a.k. kelkaj bonismaj gvidantoj en la baseno de la rivero Jarlung-Zangbo iam kune subtenis reĝiĝon de Nyetri Tsanpo. Pro tio, ke starigantoj de Bod-dinastio deklaris, ke ili mem estu posteuloj de Nyetri Tsanpo, tiel la tibetanoj nomas la jaron 127 a.k., en kiu surtroniĝis Nyetri Tsanpo, la unua jaro de reĝa regado de Tibeto. De tiam jam pasis 2100 jaroj.

Levĝo kaj disfalo de Tuba Dinastio redakti

Disiĝa Tibeto redakti

  • Gtsang-pa Reĝimo

En 1565, Zhing Shag Pa Chuldim Dorje kiel komence rolis subulo de Rin Spungs-pa ribelis, kaj okupis grandan parton de la Antaŭa Tibeto post unu jaro. Tiel li titolis sin kiel Gtsang-pa Gyalpo (Gtsang, nune Shigatse regiono, Gyalpo,signife reĝo). Tio estis la komenco de Gtsang-pa reĝimo historie.

En 1613, la kvar posteulo Phuntsog Namgyal de Zhing Shag Pa konkeris Reĝlandon Alio situe de Tibeto, kaj ankaŭ okupis kelkajn landetojn ĉirkaŭe. En la religio, Phuntsog Namgyal lojale kredas Kargyuon Sekton de tibeta budhismo. Li dufoje atakis Butanon pro la religia konflikto, kaj aldonis al Karma-pa de la kvar branĉoj de Kargyuo Sekto la oficialan sigelon de ‘Mastro de La Antaŭa Tibeto’, sed tamen malamike traktis la novan Sekton Gelukpa.

En 1617, la adeptoj de Gelukpa en Khalkha Mogola regiono(Tiam mongolio estis parto de Qing-dinastio) starigis koaliciitan armeon provis ataki Gtsang-pan Reĝlandon. Sekvintjare, Karma-pao sendis ĉ. dek mil armeanojn helpi, kaj malvenkigis budhaanajn batalantojn de Sera Monaĥejo kaj la koaliciitan armeon formiĝe de kreduloj de Gelukpa , okupis Seran Monaĥejon kaj Drepung Monaĥejon, mortigis kelkcent da budhaanojn kaj kredulojn. Aliaj budhaanoj de Gelukpa devige forfuĝis al la nordo de Ĉinio.

En 1621,la armeo de Gelukpa kun la armeo de mongolo,kiun la intendanto de la 5-a Dalai Lamao petis, kune batalis, kaj frakasis la armeon de Gtsang-pa Reĝlando ĉirkaŭ Laso. La armeo de Gtsang-pa Reĝlando retiriĝis kaj defendis en Yaowang monto. Gtsang-pa Reĝlando devige permesis ke budhaanoj revenis al Seran Monaĥejon kaj Drepung Monaĥejon danke al la interpacigo de Panĉan Lamao Rinpoche poste, samtempe ĝustigis devigan kredŝanĝon al Kargyuo Sekto en diversaj monaĥejoj de Gelukpa . Dume, Gtsang-pa Reĝlando ankoraŭ ne tutvolontas, kaj kontinuas la politikon malamike trakti la sekcion Gelukpa ĝenerale. Sub tia situacio, Gelukpa Sekcio ankaŭ ne volontis atendi pereiĝon, kaj sendinte iun petis helpan mongolan armeon de Xinjiang malvenkis la reĝlandon Gtsang-pa. Sekve Gandain Phodrang Reĝimo fondiĝis.

Regpotenca stariĝo de Gandain Phodrang Reĝimo redakti

En 1716, Jungara armeo invadis Tibeton. La Posta Tibeto petis helpon de la registaro de Qing-dinastio en 1720. La registaro de Qing-dinastio sendis grandajn trupojn helpi. La armeo de Qing-dinastio venkis Jungaron en 1724. En 1750, la registaro de Qing-dinastio fine establis la politikan sistemon ‘sendado de ĉambelano’, kaj iĝis firma sistemo. En 1793, la registaro de Qing-dinastio sendis trupojn venki la invadon de Gurkha (Nepalo) al Tibeto, kaj sekve proklamis la statuton ‘ Statuto de Postrestanta Afero en Tibeto’ de 29 klaŭzoj. Tio grande fortigis la rajton de la ĉambelano sendita de la registaro de Qing-dinastio. La pozicio de la ĉambelano sendita al Tibeto estas reprezentanto sendita de la registaro de Qing-dinastio.Ĝi ankaŭ estis nomite la epoko Gandain Phodrang Reĝimo.

Invado de Anglujo redakti

Moderna epoko redakti

Post 1949 redakti

Tibeta problemo redakti

Tibeta problemo estas la problemo por provi sendependiĝan suverenecon kaj regpotencon en la kategorio de Tibeta Regiono.

Nuntempe, la tuta regiono de Tibeto estas regata aparte de la registaroj de Popolrespubliko Ĉinio kaj Hindio. Krome, la registaro Respubliko Ĉinio kaj neniam forlasis la suverenecon al Tibeto.

En tia politika vejno, tibeta problemo estas almontra al la politika movado, ke la parto de tibetanoj deziras sub la gvido de sia politika kaj religia gvidanto Dalai Lamao apartiĝi de la rego de Popola Republiko De Ĉinio, repreni Tibetan parton okupatan de Hindio, kaj forlasigi Republikon De Ĉinio je la deklaro pri suvereneco al Tibeta regiono, sekve atingos la celon fariĝi sendependa lando.

Dalai Lamao nun starigis Ekzilita tibeta registaro en Hindio. Li foriris de Tibeta regiono pro malkontento al la Ĉina registaro en 1959. Tibeta aŭtonomeco, kiun deziras Ekzilita tibeta registaro, ankaŭ estas unu el nuna tibetaj problemoj. En 80 jaroj, Dalai Lamao jam ŝanĝis sendependan sintenon al esenca aŭtonomeco, sed en 1989, dum la Tianmen Evento, Ekzilita tibeta registaro sub la gvido de Dalai Lamao reŝanĝis denove sian politikan celon al sendependiĝo. Sed tamen ekde 1997, Dalai Lamao refoje emfazis ke li petas nur esencan aŭtonomecon.

Ĝis nun, la publika politika celo de Dalai Lamao ankoraŭ estas deziri la esencan aŭtonomon de granda tibeta regiono.

Granda Tibeto kaj Tibeta problemo redakti

Tibeto emfazita de Ekzilita tibeta registaro sub la gvido de Dalai Lamao kaj Tibeta Aŭtonoma Regiono de la ĉina registaro estas malsama. Tibeto de Dalai Lamao ampleksas Tibeton kaj parton de Qinghai kaj Sichuan, totala areo estas pli granda ol Tibeta Aŭtonoma Regiono plioble, kies loko estas loĝantaro de tibeta nacio.

Sed plimulto da instruituloj opinias: kvankam estas loĝantoj en Qinghai,Sichuan kaj Yunnan, tamen tiuj lokoj estis neregita de Tibeto dum longa historia evoluo, ankaŭ sen iom da komanda rilato kun Tibeto,ekz. Tibet-nacia regiono en la okcidento de Sichun kaj en la nordo de Yunnan. Han-nacio frue ekde Tang-dinastio kaj Song-dinastio jam ekstarigis ŝtatojn administri tie, Qinghai ekde Qing-dinastio jam estis sendependa provinco; relative al ĉjangoj-nacio kaj Tuoj-nacio,Tibeto-nacio ankaŭ estas posta. Tial,estas tre arbitra,ke preni la suprajn lokojn egalas Tibeton.Eĉ iuj instruituloj opinias: la esenco de granda tibeta regiono estas la konspiro por disigi Ĉinion.

La plano “Esenca Aŭtonomeco de Granda Tibeto” redakti

En la 21-a de Septembro 1987,Dalai Lamao elmenciis la pacan planon de kvin punktoj pri Tibeto en la prelego en Usona Kongreso de Vaŝingtono, enhave el ĝi, peti ke Ĉina Armeo retiras trupojn el 'granda tibeta regiono', ankaŭ duolbla Tibeto. Instruituloj inkluzive de Wang Lixiong opinias:Tia 'aŭtonomo' esence estas sama kiel sendependiĝo.

Historie,Respubliko Ĉinio ne perforte estis armeo en Tibeto,sen efika ordono, tiel ke la okcidento dubas la suverenecon de Respubliko Ĉinio al Tibeto.Precipe post la Milito de Kosovo, Serba armeo retiris trupojn el Kosovo provinco sub premforto de NATO,kvankam la suvereneco de Serbio estis garantiita je buŝo de NATO, tamen nun tio jam estas klara, ke la suvereneco de Serbo en Kosovo estas sengarantia.

Kvankam Dalai Lamao proklamis ke li elkore kaj sincere deziras nur 'aŭtonomon', sed ne 'sendependon',sed tamen ĉi tiu 'aŭtonoma' plano ankoraŭ estas kiel sendependa saltotabulo por multaj personoj, inkluzive de sia frato Tenzin Choegyal, Al sincereco de Dalai Lamao, ankaŭ iuj klarigis: Tiam tio estis lia unika elekto kontraŭvole sen rimedo en militado kontraŭ la Ĉina Komunisma Partio.

Diverĝo inter Pekino kaj Dharamsala redakti

La Ĉina registaro kaj ‘la Ekzilita tibeta registaro de Tibeto’ en Hindio havas diverĝon je la historio kaj la nuna stato de Tibeto. En la okcidento, iuj historiistoj,sociologoj kaj politikistoj ankaŭ konfirmas samopinie je kelkaj aferoj kun Pekino.

1.La rilato inter Tang-dinastio kaj Tibeto

‘La Ekzilita Tibeta Registaro de Tibeto’ opinias, ke Tibeta armeo konkeris Chang-an (Xi'an) en la epoko de Tshisong Dezan en la jaro 763. Tio atestas ke Tubo-dinastio estis tiam grava konkurinto kontraŭ Tang-dinastio laŭ la evento.

Ĉina registaro emfazas: la edziniĝa afero de Princino Wen Cheng de Tang dinastio fortigis la interŝanĝon inter tibeto kaj hano. Fakte tio estis politika alianciĝo en Tang dinastio.Tio estis politika geedziĝo,kaj la dependa rilato kun Tang dinastio havas funkcion por la moderno, se ne, ankaŭ ekzistis kelkaj landetoj en Ĉinio en la epoko Printempo kaj Aŭtuno,ankaŭ similaj situacioj en aliaj landoj iam.Ĉu oni ankaŭ trouzas tion en la moderna mondo?!

2.Rilato inter Yuan-dinastio kaj Tibeto

‘La Ekzilita tibeta registaro de Tibeto’ opinias, ke la rilato inter Yuan kaj Tibeto estis egala rilato je “Imperia instruisto”. Jen la Lamao de Tibeto estis spirita instruisto de Imperiestro de Yuan dinastio.

Historiisto opinias, ke Yuan dinastio havis la suverenecon de Tibeto.Malgraŭ Yuan regis Tibeton relative libera. La registoj de Yuan-dinastio starigis la administradan sistemon en Tibeto,disvastigi diversajn politikajn sistemojn, kaj komencigis la novan epokon por la administradon al Tibeto kaj aliajn lokojn tie.Yuan-dinastio en Tibeto administris efike loĝantaron,ĉeval-poŝton,konskripcion kaj imposton ktp. Alie, Weng Tonghe (hano de Qing-dinastio) estis hano, ankaŭ instruisto de la Imperiestroj de Qing dinastio, sed tio ne eblas atesti ke hano ne estis regita sub manĉuroj.

Internacia sintenado redakti

La problemo de Tibeta sendependo implikas kelkajn landojn je komplika politika kaj ekonomika profito ĉirkaŭ Tibeta regiono, inkluzive de Anglujo-iama koloniisto de Hindio grande subtenis la sendependon de Tibeto iam. Post la fondiĝo de Popolrespubliko Ĉinio. Tibeta sendependa movado akiras subtenon de kontraŭkomunismaj povoj kaj landoj internacie pro la malamika konfliko inter kapitalisma mondo kaj socialisma mondo, kaj la okcidentaj grupoj regas amaskomunikilaron, kaŝas realecan situacion de Tibeto en 1949, ankaŭ troigas senlime la tendencan raporton pri la politika persekuto dum la Kultura Revolucio. Tiel iom da popolo internacie, kiu ne scias verecon, kompatas la sendependan movadon de Tibeto.

1.Funkcio de la okcidenta amaskomunikilaro
Pro diversaj faktoroj, la okcidentaj amaskomunikiloj popolare rifuzas la informojn liveritajn de la registaro de la Popolrespubliko Ĉinio, kaj kutime akceptas la informojn rekte de Ekzilita tibeta registaro en Dharamsala. Tiel estas inklina, ke la okcidentaj amaskomunikiloj uzas tiajn informojn pri Tibeto.
a.ekz. Ili kaŝas populare la aktualan situacion en Tibeto antaŭ la regado de la Popolrespubliko Ĉinio. Skribe: Tibeto estis tute sendependa lando. Sed fakte, Tibeto estis populare agnoskita kiel la parto de Ĉinio en la internacia rilato, kvankam la registaro de Kuomintango tiam senpove regis Tibeton pro la interna milito kaj la militoj kontraŭ eksterlandoj.
b.La okcidentaj amaskomunikiloj propagandas: 1.30 milionoj da tibetanoj estis mortigitaj sub perforto de Han-nacianoj dum 20 jaroj inter 1959~1979. Ankaŭ la internacia organizo konstatis: Han-nacio faris rasan buĉadon kontraŭ tibetano. Sed laŭ la materialaĵoj pri tibeta popolnombrado, la popolnombrado en Tibeto estis 2.77 milionoj en la popolnombrada censo de 1953. 1.30 milionoj egelis tutan viran popolnombradon de Tibeto. Sed tamen laŭ la statistiko de Dalai Lamao, estis 6 milionoj da tuta popolnombrado de Tibeto en 90 jaroj en la pasinta jarcento. Kiel popolnombrada kreska miraklo en la mondo tio ja estas!
c.Ili ankaŭ troigas la situacion en Kultura Revolucio. Ekz. En <<Vivo Kaj Morto En Tibeto>> de Franca ĵurnalisto Pierre-Antoine Donnet, Han-nacia Ruĝa Gardisto ŝnuris nudan tibetan fraŭlinon sur glacaĵa lago, kaj seksatencis ŝin. Iuj instruituloj opinias, ke tio estas ne kongruas kun la fakto. Tibeta verkistino Tsering Woeser en sia verkaĵo <<Rememoro Pri Tibeto>> ankaŭ agnoskas, ke ĝenerale preskaŭ ne troviĝis Han-naciaj Ruĝaj Gardistoj en Tibeto dum Kultura Revolucio.
Sendube, la okcidentaj amaskomunikiloj funkcias grande por gajni kompaton al tibeta sendependo en la okcidenta mondo.
2.Rilato inter Tibeto kaj Usono
William W.Rockhill, estas la unua usona ofica funkciulo enirinta Tibeton. En 1887, li afektis lamaon sekrete esploris Tibeton je 4 jaroj. Verkaĵoj:La Rilato inter Dalai Lamao kaj Imperiestro de Qing-dinastio.Lando de Dalai Lamao. Tibeto, Vojaĝo en 1891-1892 inter Tibeto kaj Mongolio ktp.
En 1942, pro la perdiĝo de Birmo, la vojo inter Birmo kaj Yunnan-provinco estis distranĉita de Japana armeo. Respubliko Ĉinio decidis konstrui unu vojon al Hindio tra Tibeto de Yunnan. Ĉi tiu plano estis subtenita de Usono. En la aŭgusto samjare, du arm-funkciuloj kapitano Ilia Tolsoy kaj leŭtenanto Brook Dolan de La Strategia Informa Buroo de Usono (antaŭe Centra Informa Buroo) atingis Lason. Ili estis unuafojaj usonaj senditoj al Tibeto.
Je la fino de 1946, Merrell diplomita komisiito de la usona ambasadorejo en Hindio atentigis al Ŝtata Konsilantaro “ke Usono devu malebligi rajtan regadon kontraŭ Usono en tiuj landoj je la malfirma milita situacio nune en Hindio, Birmo, Hind-ĉino kaj Ĉinio.” Li proponis pro tio, ke “Usono deve konsideru konstrui armbazon en Tibeto por aerarmeo kaj terarmeo.” Li emfazis ke Budhaismon de Dalai Lamao estas unu grandinflua kaj kontraŭkomunisma ideologio en la budhaismaj landoj en la mezo kaj la sudo de Azio. Usono eblas utiligi ĝin por “ la ŝirmilo deteni komunismon en Azio”. Sed la propono de Merrell ne estis akceptita, ĉar Usono ne volontis okazigi malkontentiĝon de la registaro de Respublika Ĉinio pro tibeta problemo.
En la komenco de 1948, Tsepon Shakapa financa ministro de tiama Tibeto vizitis Usonon. Tri celoj pri la vizito: Unue, prove konstrui la rektan rilaton kun usonaj gvidantoj por tibeta sendependiĝo helpe de la usona registaro; Due,akiri financon de Usono; Trie, sekrete aĉeti armilojn en Usono por uzado de sendependo. La registaro de Respublika Ĉinio elmetis la paperan deklaron kaj pridemandon al usona ambasadoro en Ĉinio en la 12-a de Julio. Sub la diplomatia premo de Respublika Ĉinio, Ĉina Sekcio de departemento pri malproksima oriento de Usona konsilantaro telegrafe sciigis al la ambasadorejo de Respublika Ĉinio:” Usono persiste agnoskas suverenecon de Respublika Ĉinio al Tibeto je ĉiam senŝanĝa starpunkto.Kaj la usona registaro ne havas volon ŝanĝi la starpunkton al Tibeto”.
En la fino de 1948, Usona Konsilantaro sendis la spertan diplomaton,Loy Herderson eksperto pri la problemo de la orienta Eŭropo kaj Sovetio roli kiel ambasadoro en Hindio. En la komenco de 1949, Herderson proponis al la Konsilantaro: Usono devu denove korekti la usonan politikon al Tibeto pro tio ke Kuomintang “perdeblos la rajton en Ĉinio”,kaj agnoski “sendependon de Tibeto”. Sed tra la diskuto, la Konsilantaro finfine akceptis la opinion de Ruth Bacan oficulo pri Malproksima Orienta Sekcio. Ŝi opiniis, ke unue, la politiko de Usono pri Tibeto ne nur rilatas inter Usono kaj Tibeto, sed ankaŭ rilatas inter Usono kaj Respublika Ĉinio; Due, pro la geografia foreco, tre malprogreseco de registaro kaj socio de Tibeto,funkcio de Tibeto estas malfacila; Trie,Tibeto funkcias nur sub la situacio ke Usono donas grandnombran helpon je ekonomio kaj armeo,tamen Usono donus la helpon nur pere de najbara Hindio. Se Hindio ne kunlaborus kun Usono, do estos tre malfacila la transporto de la usonaj helpaĵoj al Tibeto, pro tio, ŝi opiniis, ke la plejbona politiko de Usono al Tibeto estas: 1.Usono prenas Tibeton nur kiel amiko nun;2.evitu falon en la komplika disputo pri tibeta suvereneco kun Ĉinio,kaj atendi klariĝon de ĉina situacio; 3.evitu ke la komunisto transprenas administradon de Tibeto; 4.konsideru la sendependiĝon de Tibeto, ĉu la aparatiĝa bazo el Ĉinio estas ebla,eterna kaj laŭleĝa. En la 1-a de Novembro 1950, Dean Acheson sekretario de ŝtato deklaris en ĵurnala konferenco ke Usono serioze traktos ĉian novan atestilon atakintan Tibeton de la komunisto. En la 15-a de Novembro, Hector David Castro estro de delegito de latin-ameriko ne la kongreso de UN elmetis la diskuton pri la problemo de ĉina invado al Tibeto (onidire instigite de Usono). Sed Hindio kaj Anglujo,kiuj estas la rilataj landoj pro geografio kaj historio, ne volontis kolerigi Respublikan Ĉinion (Hindio ne volis impliki sin en la defendan militon pro Tibeto; Anglujo pli prizorgis la interezon en Hongkongo). Fine, Hindio emfazis ke la problemo de Tibeto ankoraŭ ekzistas “la ŝanco de paca solviĝo, kaj UN eblos labori por ĝi”. En 24-a de Novembro, la kongreso de UN decidis prokrasti senfine la diskuton pri la problemo.
Aliflanke, Usono ankaŭ estis rekta funkciulo de armila ribelo en Tibeto en 1959. Ekde la fondiĝo de Popolrespublika Ĉinio, pro bezono de malvarma milito, CIA de Usono ne nur rekte dungis du fratojn de 14-a Dalai Lamao, kaj ankaŭ kelkfoje okazigis la publikan kontraŭecon inter 14-a Dalai Lamao kaj Ĉinio, kaj rifuĝon de Dalai Lamao dum 1950 kaj 1959, samtempe kunligigis Anglujon fari premon sur Hindio, por ke Hindio konsentis akcepti 14-an Dalai Lamaon kaj rifuĝajn tibetajn separatistojn.En 1950 jaroj, Usono en Kolorado sekrete trejnis armanojn de tibeta separatismo dum 1957 kaj 1961, kaj partoprenis en la milito ne Tibeto per arm-aviadiloj
3.Rilato inter Tibeto kaj Hindio
Kvankam Ekzilita tibeta registaro situas en Hindio, tamen ankoraŭ ekzistas la teritoria problemo inter Hindio kaj Tibeta regiono, kaj Hindio esperas starigi la regionecan hegemoniismon, tiel ĝi ne vere deziras Tibeton vere sendependiĝi. Tial Hindio unuflanke deziras utiligi Tibetan problemon bridi Ĉinion, aliflanke ankaŭ timas ke Tibeto post sia sendependiĝo depostulos la Tibetan teritorion okupatan de Hindio. La sintenado de Hindio je Tibeta problemo ĉiam estas tre ambigua. La rilato inter Ĉinio kaj Hindio ekestis malstreĉiĝa en 2004, Hindio deklare agnoskis neplu ke Tibeto estas sendependa lando, kaj Ĉinio ankaŭ forlasis la subtenon al Sendependa Movado en Sikimo, kiu estis suverenan landon okupita de Hindio en 1975. Kaj tamen, ĝis nun, Ĉinio ankoraŭ ne akceptas la Mc Mahon Linio , kies sudan regionon la registaroj Anglujo kaj Hindio truddevigis la regionan registaron de Tibeto koncesii al Hindio, la suverenecon de nome Arunachal Pradesh regiono starigita de Hindio.

Gravaj eventoj redakti

Referencaj libroj redakti

Fonto de materialoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Kunligilo redakti

Noto redakti

 
Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo,la montaro ĉe la sudo de la Altebenaĵo estas Himalajo Montaro,norde estas Talim Baseno."
 
la foto pri Jokhang Templo."
 
Samye Templo.