Juniperus tibetica (Tibeta junipero) estas specio el la genro junipero de la familio cipresacoj. Ĝi estas indiĝena de okcidenta Ĉinio en suda Gansuo, sudorienta Ĉinghajo, Siĉuano, kaj Tibeto, kie ĝi kreskas je altaj altitudoj de 2600–4800 m.[2][3] Tiu specio eble posedas la plej altan arbolinion en la mondo.[4]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta junipero
Juniperus tibetica en Tangu
Juniperus tibetica en Tangu
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Cipresacoj Cupressaceae
Genro: Junipero Juniperus
Specio: J. tibetica
Juniperus tibetica
Vladimir Leontjeviĉ Komarov
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi estas ĉiamverda konifera arbusto aŭ malgranda ĝis mezgranda arbo kiu kreskas ĝis 5–15 m (rare ĝis 30m) alte, kun trunko de ĝis 2 m de diametro. La folioj estas de du formoj, junaj pinglecaj folioj 5 mm longaj en semplantoj kaj foje (rekreskoj post nutrodamaĝo) en plenkreskaj plantoj, kaj plenkreskaj skvam-folioj 1.5–3 mm longaj en pli aĝaj plantoj; ili estas aranĝitaj en dekusataj opoziciaj paroj de verticiloj de tro. La strobiloj estas ovoecaj, berecaj, 9–16 mm longaj kaj kun 7–13 mm diametro, blu-nigraj kaj enhavas unusolan semon; ili estas maturaj post ĉirkaŭ 18 monatoj. La masklaj strobiloj estas 1.5–2 mm longaj, kaj lasas sian polenon en printempo.[2][3]

Konservado kaj uzado redakti

Ĝi estas la nura lignoplanto en grandaj areoj de altaltituda Tibeto, kaj kreskas tre malrapide en akraj klimataj kondiĉoj tie. La ligno estas ege grava por la lokaj komunumoj por konstruado kaj energio, kaj ankaŭ bruligita por incenso. Ankaŭ la foliaro estas tre utila por la aldomigitaj kaproj kaj alia gregaro.[2][3] Ambaŭ uzoj rezultis en grava malpliigo en la specia abundo; iam listigita (1998) kiel neminacata,[5] ĝi estis pli ĵuse (2005) rekategoriigita kiel Preskaŭ Minacata.[3]

Referencoj redakti

  1. Farjon, A. (2013). “Juniperus tibetica”, IUCN Red List of Threatened Species 2013, p. e.T42256A2967451. doi:10.2305/IUCN.UK.2013-1.RLTS.T42256A2967451.en. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Adams, R. P.. (2004) Junipers of the World. Trafford. ISBN 1-4120-4250-X.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Farjon, A.. (2005) Monograph of Cupressaceae and Sciadopitys. Royal Botanic Gardens, Kew. ISBN 1-84246-068-4.
  4. (2007) “Highest Treeline in the Northern Hemisphere Found in Southern Tibet”, Mountain Research and Development 27 (2), p. 169–173. doi:10.1659/mrd.0792. Alirita 30a de aŭgusto 2017.. 
  5. Conifer Specialist Group (1998): Juniperus tibetica