Tibeta nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La tibeta nacia teamo de futbalo estas futbalteamo el tibetaj viraj futbalistoj vivantaj ekzile en Barato, kiu futbale reprezentu la sendependan ŝtaton Tibeto oficiale malaperintan kiam Popola Respubliko de Ĉinio perforte aneksis Tibeton. La teamo estas parto de la Tibeta Nacia Futbala Asocio, angle nomata Tibetan National Football Association (TNFA). Kaj la teamo kaj ties tegmenta asocio forte ligiĝas al la Ekzilita tibeta registaro en Dharamsala, Barato kaj havas sian centran adreson en la sama barata urbo. Ĉar sendependa Tibeto ne estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Tibeta Nacia Futbala Asocio ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, sed de alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.

Tibeto
Tibeto
asocio Tibeta Nacia Futbala Asocio,
angle Tibetan National Football Association (TNFA)
unua matĉo  Nepalo 4-0
 Tibeto
1972
plej granda gajno  Tibeto 6-0
Delhia teamo
2007
plej granda perdo Padanio 14-2
 Tibeto
2008
Futbala Mondpokalo
Futbala Pokalo VIVA
vdr