HALMAY Tibor [halmai] estis hungara aktoro (danckomikulo) naskita en Nagyszentmiklós en 1894 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de novembro 1944.

Tibor Halmay
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1894 (1894-12-20)
en Sânnicolau Mare
Morto 3-an de novembro 1944 (1944-11-03) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Kariero redakti

Li estis honvedoficiro kaj fariĝis aktoro post la unua mondmilito. Ekde 1919 ĝis 1926 li ludis en la operettreatroj de Budapeŝto: Városi Színház (1919–1921), Blaha Lujza kaj Scala (1922), Király Színház (1922, 1927), Fővárosi Operettszínház (1922, 1924–1925). En 1926 li luis la distrejon Casino, poste li aperis en Vieno. Inter 1928 kaj 1930 li elpaŝis ankaŭ en la teatro de Max Reinhardt de Berlino. Poste li ludis nur en Budapeŝto: Pesti Színház (1933), Andrássy úti Színház (1935), Városi Színház (1936), Fővárosi Operettszínház (1941). En la 1930-aj jaroj li estis stelo de la hungaraj kaj germanaj sonfilmoj.

El liaj roloj redakti

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon