Imre Farkas
Imre Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Farkas Imre estis hungara oficisto, komponisto, tekstopoeto, poeto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybégányi [nadjbEAnji], lia pseŭdonimo estis R. Cassim.
Imre Farkas | |
---|---|
![]() Imre Farkas | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1879 en Debrecen |
Morto | 25-an de marto 1976 (96-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Farkasréti Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto • poeto |
Imre Farkas [1] naskiĝis la 1-an de majo 1879 en Debrecen, li mortis la 25-an de marto 1976 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Imre Farkas studis juron en sia naskiĝurbo, poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri defendo ĝis la emeritiĝo. Libertempe li komponis sentemajn kantojn. Lia unua teatraĵo estis prezentita en 1905, poste li verkis kompletajn operetojn (muziko kun teksto). Ili estis prezentitaj plej ofte en Operetoteatro (Budapeŝto) kaj Népszínház. Li estis ankaŭ redaktoro de teatra revuo, kie li gvidis popularan korespondan rubrikon. Li verkis ankaŭ poemojn.
Elektitaj operetojRedakti
- Iglói diákok (1909)
- Pünkösdi rózsa (1920)
- Rózsika lelkem (1922)
- Túl a nagy Krivánon (1924)
- Királyné rózsája (1925)
Similaj teatraĵojRedakti
- Jön az idvezítő (1905)
- Szüreten (popoldanca revuo)
Elektitaj filmaj muzikojRedakti
- A nagymama (1935)
- Iglói diákok (1935)
- A hölgy egy kissé bogaras (1938)
Elektitaj kantojRedakti
- Hullanak a falevelek
- Esik eső hegyen völgyön
- Harag nem volt a lelkembe aŭdebla
Elektitaj poemlibrojRedakti
- Tűnő évek 1905–1908 (1909)
- Melódia (1920)
- Virágzó fák (1923)
- Városliget (1940)