Dénes Buday
Dénes Buday [dEneŝ budai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buday Dénes, en Germanio Dénes von Buday estis hungara komponisto. Lia plena nomo estis Buday Dénes József Mihály.
Dénes Buday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Buday Dénes József Mihály |
Naskiĝo | la 8-an de oktobro 1890 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 19-an de oktobro 1963 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 23/1-2-662. fülke |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto filmkomponisto |
Dénes Buday [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1890 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDénes Buday frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, jam dum la lernojaroj li provis komponadi. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto), lia plej gravaj instruistoj estis János Koessler kaj Jenő Hubay. Post siaj studoj li estis komponisto de kabaredo de Endre Nagy (verkisto) (1911–1914), poste al aliaj kabaredoj. Lia unua opereto estis prezentita en 1916. Inter 1919 kaj 1924 li estis muzika dramaturgo en Vieno. Heimenveninta li okupiĝis nur pri komponadoj. Inter 1931 - 1936 li aranĝis kantistan triopon, ili estis aŭdeblaj en la Hungara Radio. Dum la 2-a mondmilito li komponadis ankaŭ patriotajn muzikaĵojn (laŭ la komunistoj ili estis kontraŭ Sovetunio), tial li estis neglektita inter 1949 - 1959. En tiu periodo li muzikadis en kafejo. Li edziĝis trifoje, sed la dua kaj tria edzino estis la sama.
Elektitaj filmaj komponaĵoj
redakti- A szerelmes város (1936)
- Zwischen Strom und Steppe (1939)
- Magyar feltámadás (1939)
- En Eŭropo ie (1947)
- Ünnepi vacsora (1956)
Elektitaj aliaj komponaĵoj
redakti- Diákszerelem, Kék postakocsi, Három szegény szabólegény operetoj
- Loreley opero prezentita en Vieno (1919)
- kantoj laŭ poemoj de Johann Wolfgang Goethe, Heinrich Heine, Ernő Szép, Endre Ady, Attila József, Jenő Heltai, Gyula Juhász
Lia sola filma rolo
redakti- A hangod elkísér (1944)