Tibor Schön

Tibor Schön [ŝOn], pli komplete Tibor Moses Schön, laŭ hungarlingve kutima nomordo Schön Tibor, hebree טִיבּוֹר מֹשֶׁה שֶיְן estis hungardevena naĝisto, arkitekto.

Tibor Schön
Tibor Schön
Tibor Schön
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1911 (1911-09-08)
en Győr, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 11-an de aprilo 1984 (1984-04-11) (72-jara)
en Ĥajfo, Flag of Israel.svg Israelo
Tombo Cemetery compound in Southwest Haifa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto • akvopilkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tibor Schön[1] naskiĝis la 8-an de septembro 1911 en Győr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 11-an de aprilo 1984 en Hajfo (Israelo).

BiografioRedakti

Tibor Schön devenis el dulingva hungara-germana juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1930. Pli poste li iris al Parizo (kie lia frato jam vivis) kaj li studis modernajn konstruteknikojn kaj stilojn. Post du jaroj li revenis kaj laboris en sia naskiĝurbo kiel specialisto de betona tekniko. En 1933 kiel naĝisto konkursanta eksterlande li ne venis reen en Hungarion kaj li elektis novan landon Palestinon. Li trovis loĝejon kaj arkitekturan postenon en Hajfo, ankaŭ tie li okupiĝis pri betonkonstruaĵoj. Li edziĝis en 1937, lia edzino naskis 2 filinojn en 1938 kaj 1943, li vidviĝis en 1978. Pli frue en 1965 la geedza paro vizitis Győr.

Sporta karieroRedakti

Tibor Schön dum la studentaj jaroj estis naĝisto kun signifaj rezultoj, krome estis ankaŭ akvopilkisto. Dum la palestina periodo li same estis naĝisto, sed en 1943 li malsaniĝis, poste la kuracistoj malpermesis lin de la naĝado.

FontojRedakti

  • traduko el la Germana Vikipedio

ReferencojRedakti