Malfermi la ĉefan menuon

Tibor Wilhelmb, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wilhelmb Tibor (naskiĝis la 16-an de oktobro 1893 en Hungara reĝlando en Gyalár (nuntempa Ghelari en Rumanio), mortis la 20-an de junio 1968 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero.[1]

BiografioRedakti

Tibor Wilhelmb akiris diplomon en akademio de Selmecbánya en 1919. Post siaj studoj li praktikadis jaron en fabriko de Manfréd Weiss en Csepel, kie li estis levita inĝeniero en 1920, ĉefinĝeniero en 1924, direktoro en 1938, ĉefdirektoro en 1951. En la 1930-aj jaroj li trakonstruis la fornojn pri hejtado de oleoj. Liaj aliaj agoj faris la fabrikon elstara en Eŭropo. Li pensiuliĝis en 1958. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Az ipari vasötvözetek metallográfiája I. (1960) - lektoro
  • Az ipari vasötvözetek metallográfiája II. (1964) - lektoro

FontojRedakti