Tim Maia

Tim Maia, artistonomo de Sebastião RODRIGUES MAIA [1] (naskiĝinta la 28-an de septembro 1942 en Rio-de-Ĵanejro, mortinta la 15-an de marto 1998 en Niterojo), estis kantisto, komponisto, direktisto, diskproduktanto, muzikisto kaj entreprenisto brazila, respondeca pri enkonduko de ĝenroj soulo kaj funko en la brazila populara muziko kaj rekonita kiel unu el la plej grandaj muzikaj ikonoj en Brazilo. Liaj kantoj estis markitaj de la raŭkeco de lia voĉo, ĉiam mallaŭta kaj ŝarĝita, atingante bonegajn vendojn kaj sukcesojn. Li naskiĝis kaj kreskis en la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie, dum sia junaĝo, li loĝis kun Jorge Ben Jor kaj Erasmo Carlos. En 1957, li fondis la grupon The Sputniks, en kiu li kantis kun Roberto Carlos. En 1959, li elmigris al Usono, kie li havis siajn unuajn kontaktojn kun soulo, kaj estis arestita kaj deportita pro ŝtelo kaj posedo de drogoj. En 1970, li surbendigis sian unuan albumon, titolitan Tim Maia, kiu rapide furoris per kantoj kiel "Azul da Cor do Mar" kaj "Primavera".

Tim Maia
Tim Maia en 1987
Tim Maia en 1987
Persona informo
Naskonomo Sebastião Rodrigues Maia
Aliaj nomoj Tim Maia • O síndico
Naskiĝo 28 de septembro 1942
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 15-a de marto 1988
en Niterojo
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo tombejo Caju
Lingvoj brazilportugalaanglaportugala
Nacieco Brazilano
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Infano Léo Maia
Parencoj Ed Motta
Okupo
Okupo Kantisto Komponisto Muzikisto
TTT
Retejo http://www.timmaia.com.br
vdr

Dum la sekvaj tri jaroj, li publikigis plurajn mem-titolitajn albumojn, sukcesante per kantoj kiel "Não Quero Dinheiro (Só Quero Amar)" kaj "Gostava Tanto de Você". De julio 1974 ĝis la 25-a de septembro 1975 li aliĝis al la filozofia-religia doktrino konata kiel Cultura Racional, eldonante du albumojn dum ĉi tiu periodo, kun emfazo al "Que Beleza" kaj "O Caminho do Bem".[2][3] Li seniluziiĝis pri la doktrino kaj revenis al sia antaŭa muzikstilo, publikigante furoraĵojn kiel "Descobridor dos Sete Mares" kaj "Me Dê Motivo". Multaj el liaj kantoj estis registritaj sub la etikedo Seroma kaj la etikedo Vitória Régia Discos, estante unu el la unuaj sendependaj artistoj en Brazilo. Li ricevis la kromnomon "Síndico do Brasil" de sia amiko Jorge Ben Jor en la kanto W / Brasil. En la 1990-aj jaroj, pluraj problemoj turmentis la vivon de la kantisto: problemoj kun la Globo-Organizaĵoj kaj malbona sano, pro la konstanta uzo de kontraŭleĝaj drogoj kaj la plimalboniĝo de lia obezeca nivelo. Nekapablanta efektivigi spektaklon ĉe la Urba Teatro de Niterojo, li foriris en ambulanco kaj, post du korhaltoj, mortis la 15-an de marto 1998. Lia heredaĵo al la historio de brazila muziko estas vasta, kaj lia laboro influis plurajn artistojn, kiel lia nevo Ed Motta kaj lia filo Léo Maia (ankaŭ kantistoj)[4].

Diskaro redakti

[5][6]

  • Tim Maia (1970)
  • Tim Maia (1971)
  • Tim Maia (1972)
  • Tim Maia (1973)
  • Racional (1975)
  • Racional, vol.2 (1976)
  • Tim Maia (1976)
  • Tim Maia (1977)
  • Tim Maia Disco Club (1978)
  • Tim Maia (1978)
  • Reencontro (1979)
  • Tim Maia (1980)
  • Nuvens (1982)
  • O Descobridor dos Sete Mares (1983)
  • Sufocante (1984)
  • Tim Maia (1985)
  • Tim Maia (1986)
  • Somos América (1987)
  • Carinhos (1988)
  • Dance Bem (1990)
  • Tim Maia Interpreta Clássicos da Bossa Nova (1990)
  • Sossego (1991)
  • Não Quero Dinheiro (1993)
  • Romântico (1993)
  • Voltou Clarear (1994)
  • Tim Maia Ao Vivo (1995)
  • Nova Era Glacial (1995)
  • Pro Meu Grande Amor (1997)
  • Sorriso de Criança (1997)
  • What a Wonderful World (1997)
  • Amigos do Rei (1997)
  • Só Você: Para Ouvir e Dançar (1997)
  • Tim Maia Ao Vivo II (1998)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti