Tockoje
Tockoje (ruse То́цкое) estas vilaĝo (selo), administra centro de la samnoma areo Totskij de la Orenburga provinco en Rusio. Ĝi estas situanta 200 km nordokcidente de Orenburg, 40 km oriente de Buzuluk, sur la maldektra bordo de la rivero Samara, proksime de la kunfluejo de la pli malgranda rivero Soroka. En 2011 la loĝloko festis sian 275-an datrevenon.
Tockoje / То́цкое | |||
---|---|---|---|
vilaĝo • administra dividaĵo de Rusio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 461131 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 898 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 32′ N, 52° 45′ O (mapo)52.52527777777852.749444444444Koordinatoj: 52° 32′ N, 52° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 85 m [+] | ||
| |||
La loĝloko fikse rilatas al la samloka Armea Spaco Tockoje (ruse Тоцкий полигон), spaco de la Ruĝa Armeo kie oni faris militekzercojn pri la atombombo Sneĵok.