Tombstone (en traduko Tomboŝtono) estas iama “Furorurbo” en suda Arizono en Usono proksime de la Meksika limo. La Usona Buroo de la Censo nombris loĝantaron de 1 308 urbanoj en la censo de aprilo 2020. La dezerturbo situas proksimume 100 km sudoriente de Tusono ĉe la Arizona Ŝtata Vojo 80.

Tombstone
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 85638
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 308  (2020) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 43′ N, 110° 4′ U (mapo)31.715833333333-110.06472222222 [+]
Alto 1 384 m [+]
Areo 11,17 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Tombstone (Arizono)
Tombstone (Arizono)
DEC
Situo de Tombstone en Arizono
Tombstone (Usono)
Tombstone (Usono)
DEC
Situo de Tombstone en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tombstone, Arizona [+]
vdr
Tombstone en 2005
moderna rescenigo de la pafado de 1880

Historio

redakti

La urbo estis fondita la 5-an de marto 1879 de la geologo Ed Schieffelin (pranepo de la setlanto Jacob Schieffelin, kiu en 1745 de Nördlingen, Bavario venis al Filadelfio, Pensilvanio), kiu ĉi tie en februaro 1878 trovis riĉan deponaĵo de arĝento.[1][2] La urbo ankaŭ ricevis sian nomon de li, ĉar laŭlegende amiko diris al li, ke li "trovos nenion tie krom sia propran tomboŝtonon". En sia apogeo la urbo havis 15 000 loĝantojn. Hodiaŭ estas ankoraŭ 1 600 homoj kiuj vivas ĉefe de turismo. Ĉiun aprilon, la "Tago de Fondintoj" estas festata.

Tomboŝtono estis la sceno de pluraj famaj interpafadoj ĉirkaŭ 1880, inkluzive de la pafado ĉe la O.K. bovkorto kun la fratoj Virgil, Morgan kaj Wyatt Earp, kaj Doc Holliday la 26-an de oktobro 1881. En la tombejo Boot Hill troveblas tomboj de konataj kaj malpli konataj viktimoj de tiuj tempoj. Tamen, multaj el la tomboŝtonoj kun famaj surskriboj estas falsaĵoj, ĉar la turisma potencialo frue estis rekonita kaj la historio estis iomete plibeligita.

Hodiaŭ la urbo estas vidindaĵo kun senaŭta historia centra strato Allen Street. Ĝi reklamiĝas per la slogano "La urbo tro malmola por morti". La pafado de Wyatt Earp kun iuj vakeroj estas rerealigita ĉiutage uzante multajn malplenajn kartoĉojn. Historiaj kaj historie rekreitaj drinkejoj transdonas la senton de malnova okcidenta urbo, kiu estis la scenaro por multaj vakeraj filmoj kiel ekzemple My Darling Clementine de 1946 kun John Wayne.

Referencoj

redakti