Torbate Hejdarije
Torbate Hejdarije, persalingve تربت حيدريه estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Rezaa Ĥorasano, en nordorienta Irano. La loknomo signifas: tombo de Hejdar, kiu estas videbla en la urbocentro.
Torbate Hejdarije | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 019 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 16′ N, 59° 13′ O (mapo)35.27388888888959.219444444444Koordinatoj: 35° 16′ N, 59° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 329 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 35° 16′ 26″ N 59° 13′ 10″ O / 35.27389 °N, 59.21944 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 16′ 26″ N 59° 13′ 10″ O / 35.27389 °N, 59.21944 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 1329 m
- Loĝantaro: 140,019 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo:
GeografioRedakti
Torbate Hejdarije situas sur altebenaĵo 117 kilometrojn sudokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado, 706 kilometrojn oriente de Teherano kaj 942 kilometrojn norde de Hinda Oceano ĉe Bandar Abaso [1].
HistorioRedakti
En antikvaj tempoj tiu loko estis konata kiel Zaveh. Ĝi estis fondita jam en la antaŭ-islama epoko. Loĝantoj de la urbo subtenis la konstitucian (1906-1911) kaj islaman (1979) revoluciojn. Torbate Hejdarije estis deklarita urbo en 1928.
EkonomioRedakti
Ĉirkaŭaĵo de Torbate Hejdarije famas pri safranoj, la plej bonaj en la mondo.
TrafikoRedakti
Torbate Hejdarije disponigas flughavenon por enlandaj celoj. El la urbego kuras 4 ĉefvojoj, inter ili la plej gravaj al Maŝhado kaj Afganistano.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans
- [2]