Nikko Toŝo-gu
Tosho-gu (japane: 東照宮) estas ŝintoa sanktejo en la urbo Nikko, gubernio Toĉigi, Japanio. Ĝi estas la maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu, la fondinto de la Tokugawa-dinastio, ekkonstruita en 1617 de lia filo Tokugawa Hidetada kaj finkonstruita de la tria ŝoguno kaj nepo de Ieyasu, Tokugawa Iemitsu.
Sanktejoj kaj temploj en Nikko | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
![]() | ||
Vido el la sanktejo al la granda torijo | ||
Lando | ![]() | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | i, iv, vi | |
Fonto | 913 | |
Regiono** | Azio | |
Geografia situo | 36° 45′ 29″ N, 139° 35′ 56″ O (mapo)36.758055555556139.59888888889Koordinatoj: 36° 45′ 29″ N, 139° 35′ 56″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1999 (23-a sesio) | |
Ruĝa listo | 1999 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Japanio | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||

En 1999 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. La restoj de Ieyasu troviĝas en la sanktejo.
Ok konstruaĵoj kaj du glavoj estas naciaj kulturaj trezoroj de Japanio, inter ili:
- la ĉefa halo, honden
- la ŝtona halo, ishi-no-ma
- la ena sanktejo, haiden
- la pordego yomei-mon (陽明門, „pordo de la suna lumo“), konstruita en 1636.
Centoj de ŝtonaj ŝtuparoj gvidas tra kriptomeria arbaro al tombo de Ieyasu en la plej ena zono de la sanktejo (okunoin). La restoj de Ieyasu troviĝas en bronza urno, en malgranda sanktujo, la okusha hoto.
Tre imponaj estas la kriptomerioj plantitaj de la daimio Matsudaira Masatsuna okaze de la 32-a datreveno de la mortotago de Ieyasu (antaŭ pli ol 300 jaroj), dum periodo de pli ol 20 jaroj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas pluraj miloj da ili.
FotogalerioRedakti
La plej ena torijo el metalo
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala ttt-ejo de la Tosho-gu (japane) Arkivigite je 2007-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri Nikko (angle) Arkivigite je 2006-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Columbia University pri Tosho-gu (angle)
- 日光祭礼絵巻 (japane kaj angle) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine