TOYODA Sakichi (japane 豊田 佐吉; 14-an de februaro 1867 en Kosai - 30-an de oktobro 1930) estis filo de ĉarpentisto, gravas kiel japanaj eltrovisto. Li elpensis multajn plibonigojn por la teksilo.

Toyoda Sakichi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1867 (1867-03-19)
en Fuchi district
Morto 30-an de oktobro 1930 (1930-10-30) (63-jaraĝa)
en Nagoja Urbo
Mortokialo enkrania hemoragio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Frat(in)o Sasuke Toyoda
Infanoj Kiichiro Toyoda • Aiko Toyoda
Parencoj Rizaburō Toyoda
Eiji Toyoda
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • inĝenieroekonomikisto
Verkoj Q11634089
vdr
Toyoda Sakichi

Lia plej grava elpensaĵo estis la aŭtomatigita gvida tekstilo, kiu aŭtomate haltis ĉe problemo. Li evoluigis la koncepton de „5 kial-oj“: Se la problemo aperas, demandu sin kvinfoje „kial”, por trovi kaŭzon de la problemo kaj poste ŝanĝu la produktadan proceson tiel, ke la problemo ne plu aperu. Tiu koncepto hodiaŭ estas parto de la 6-sigma metodo pri la problemsolvo, kvalita plibonigo kaj malpliigo de la kostoj.

Li havis du pli junajn fratojn, Toyoda Sasuke kaj Toyoda Heikichi (1875-1954), patron de Toyoda Eiji.

Toyoda Sakichi estas patro de filo (Toyoda Kiichirō (1895-1952), fondinto de Toyota Motor Corporation) kaj filino, Toyoda Aiko. Li ricevis la ordenon La blua rubando kaj la Servista ordeno tria klaso. Li estas rigardata ankaŭ kiel patro de la industria revolucio en Japanio.

Li estas fondinto de Toyota Industries Corporation, Ltd. Toyoda ofertis iam premion de unu miliono da jenoj por tiu, kiu elpensas baterion, kiu kapablas doni povumon de 100 ĈP dum 36 horoj kaj pezas ne pli ol 225 kilogramoj. Lia deziro ĝis hodiaŭ estas nerealigata.

Eksteraj ligiloj redakti