Tra la Esperanta Literaturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tra la Esperanta Literaturo estas antologio kompilita de Luigi Giambene. La 113-paĝa libro eldoniĝis en la jaro 1907 en Romo ĉe "Editrice Romana". En 1908 aperis dua eldono en Parizo, ĉe "Librairie de l' Esperanto" [1].

Tra la Esperanta Literaturo
Aŭtoro Luigi Giambene
Eldonjaro 1907
Urbo Romo
Eldoninto Editrice Romana
Paĝoj 113
vdr

Recenzoj redakti

 
 Antologio elĉerpita el 40 malsamaj verkoj prezentas utilan legaĵon, ĉar ĝi konigas la stilon de diversaj aŭtoroj. 
— 1907, Lingvo Internacia, paĝo 474
 
 Tiu ĉi antologio enhavas eltiraĵojn el la ĉefaj jam en Esperanto aperintaj verkoj. Oni trovas en ĝi poeziaĵojn, fabelojn, anekdotojn, unu komercan leteron, predikon, interparoladojn, filozofiajn paĝojn, aritmetikaĵojn, spritaĵojn, ke. La verko estas bonega lernolibro : ĝi alkutimigos la lernantojn al la plej diversaj temoj esperante pritraktitaj. Ĝi estas tre ŝatinda propagandilo, montranta ke Esperanto taŭgas ne nur por la literaturo, sed ankaŭ por la sciencoj. 
— Belga Esperantisto n.005 (mar 1909)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4353, paĝo 378

Eksteraj ligiloj redakti