Tramtransporto en Mariánské Lázně

La tramtransporto en Mariánské Lázně estis tramtransporto, kiu funkciis de 1902 al 1952 en la ĉeĥa urbo Mariánské Lázně. Ĝi havis nur unu linion.

Tramtransporto en Mariánské Lázně
Tramaro en fina haltejo en centro de Mariánské Lázně (j. 1912)
Tramaro en fina haltejo en centro de Mariánské Lázně (j. 1912)
Ŝtato  Ĉeĥio
Urbo Mariánské Lázně
Komenco de el. trafiko 12-a de majo 1902
Finigo de trafiko 26-a de aprilo 1952
Infrastrukturo
Trafika longo de vojoj 3,1 km (1930)
Ŝpuro de reloj 1000 mm (metra)
Tensio 550 V kk
Tramdeponejoj 1
Trafiko
Nombro de linioj 1
Longo de linioj 2,5 km
Nombro de veturiloj 12 (1935)
Mapo de reto
Skiza mapo de la linio
Skiza mapo de la linio
Eksteraj ligiloj
Logo Wikimedia Commons multimedia enhavo en Commons
Kelkaj indikoj povas deveni el datoj.

Ekesto redakti

Same kiel en kelkaj aliaj urboj, ekz. JihlavaOlomouc, la ekesto de trama trafiko en Mariánské Lázně ŝuldiĝis al la distanco inter fervoja stacio kaj la urba centro. Mariánské Lázně estis ligita al la fervoja reto je la 28-a de januaro 1872 per la linio de Pilseno al Cheb. La stacidomo situas ĉ. 2 km de la urbocentro; inter la du veturis ĉevalaj ĉaroj de hoteloj, kiuj tamen ofte malsufiĉis. Pro tio oni diskutis pri la enkonduko de vapora aŭ ĉevala tramo. Ĉirkaŭ 1900 la budapeŝta entrepreno Ganz prezentis al la urba estraro oferton pri la starigo de elektra tramo. En la jaro 1901 oni komencis konstrui veturilejon, ekde kiu poste oni ekmetis la trakojn.

Funkciigo redakti

Regula trafiko komenciĝis je la 12-a de majo 1902 sur trako kun ŝpuro de 1000 mm (1 metro). La linio ligis la stacidomon kun la urbocentro, longis ĉ. 2.300 metrojn kaj havis tri mallongajn preterpasejojn. Malgranda veturilejo, al kiu kondukis trako de 200 metroj, estis lokita proksime de la stacidomo.

La marianskelazna tramtransporto estis la unua tramtransporto en Ĉeĥio, kiu funkciis en alto de pli ol 600 metroj super marnivelo. Post la ĉesigo de la tramtransporto en Český Těšín ĝi havis plian unikecon: Ĝi tiam havis la plej malgrandan reton.

En la 1920-aj jaroj oni intertraktis pri plilongigo de la linio, ekzemple al la Arbara Fonto (Lesní pramen), sed ĝi neniam realiĝis. Post la dua mondmilito la malnova tramtransporto devis cedi al pli moderna trafikilo: trolebuso, kiu ĝis nun ekzistas en la urbo. La lasta tramo veturis la 26-an de aprilo 1952; administre la tramo estis nuligita la 31-an de decembro 1952.

Veturilaro redakti

Inter la jaroj 1902 kaj 1952 la urba tramtransporto uzis ok motorvagonojn kaj kvar senmotorajn vagonojn. Tri motorvagonojn oni post la dua mondmilito transkonstruis al senmotoraj.

Komence ekzistis kvar motorveturiloj kaj du nefermitaj vagonoj de firmao Ganz. Jam en 1903 estis aĉetitaj de la praga firmao Ringhoffer du grandaj motoraj kaj du malfermaj senmotoraj vagonoj. Lasta pligrandigo de la veturilaro okazis en 1931, kiam aldoniĝis du modernaj motoraj vagonoj de la fabriko en Česká Lípa.

Vidu ankaŭ redakti