Transmaraj teritorioj (Francio)

la teritorioj ekster Eŭropo administrataj de Francio
(Alidirektita el Transmara Francio)

La transmaraj departementoj, regionoj kaj kolektivoj de Francio, kiujn oni ofte mallonge nomas DROM-COM (pli frue DOM-TOM, france départements d'outre-mer et territoires d'outre-mer), estas ĉiuj teritorioj ekster Eŭropo, kiuj administriĝas kaj regiĝas de la registaro de Francio kun sia sidejo en Parizo. Ĉiu el tiuj teritorioj kaj kolektivoj estas eksaj kolonioj. La enloĝataj de la DROM-COM sume reprezentas proksimume 2,8 milionojn da homoj (2019)[1]. Ĉi tiuj teritorioj situas en Ameriko, Oceanio, en la Hinda Oceano kaj Antarkto kaj estas submetitaj al administraj kaj jurisdikciaj sistemoj tre malsamaj.

Ĉiuj transmaraj teritorioj de Francio

La teritorioj divideblas al la sekvaj kategorioj:

Francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (DROM-COM) redakti

La francaj transmaraj departementoj kaj regionoj (france Départements et Régions d'Outre-MerDROM) havas la saman statuson kiel la departementoj kaj regionoj de Francio en Eŭropo. La civitanoj estas francoj, voĉdonas por la prezidanto de Francio kaj havas plenajn rajtojn pri ĉiuj sociaj pagoj de la ŝtato. La oficiala valuto estas la Eŭro. Artikolo 73 de la konstitucio de Francio difinas tiun samrangecon inter eŭropaj kaj neeŭropaj departementoj kaj regionoj de Francio.

Temas pri:

Francaj transmaraj kolektivoj (COM) redakti

La francaj transmaraj kolektivoj, (france Collectivités d'Outre-MerCOM) havas inter si parte tre diversajn kaj diverĝajn statusojn. Ĝenerale tamen estas aŭtonomaj. Leĝoj de Francio do en tiuj teritorioj ne aŭtomate validas, nur post klara loka decido. Tamen la kolektivoj estas dependaj de Francio precipe rilate al la ekstera kaj defenda politikoj.

Temas pri:

Nov-Kaledonio redakti

  •   Nov-Kaledonio ne estas aŭtentika transmara kolektivo. Ĝi konsistiga tute apartan kategorion kaj konformiĝas al specialaj artikoloj en la franca konstitucio (la 13-a ĉapitro, artikoloj 76 kaj 77): ekde la interkonsento de Noumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel loka civitaneco aŭ lokaj leĝoj. Referendumo pri la estonto de la insulo okazos laŭplane ĉirkaŭ la jaro 2018.

Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti