Trautl Brandstaller

Trautl BRANDSTALLER (naskiĝinta 30-an de aprilo 1939 en Vieno, mortinta la 1-an de januaro 2024[1]) estis aŭstra ĵurnalistino, juristino, politikscienculino kaj tradukistino de la franca.

Trautl Brandstaller
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1939 (1939-04-30)
en Vieno
Morto 1-an de januaro 2024 (2024-01-01) (84-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno • Institute of Advanced Studies
Okupo
Okupo televida prezentisto • ĵurnalistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Brandstaller ekigis sian ĵurnalistan karieron ĉe la novaĵagentejo "Kathpress", antaŭ ol labori ĉe la katolika semajna gazeto "Die Furche". En 1967 estis ŝi vicestrino de Laborunuiĝo de katolikaj ĵurnalistoj kaj publicistoj. Krome ŝi estris la vienan filion de la konservativa eldonejo "Styria-Verlag". Post unuaj laboroj por ORF (ekz. por la politika magazino "Querschnitte"), la ĵurnalistino aliĝis al la redaktoraro de la semajngazeto "Profil"; tiutempe ŝi laboris ankaŭ por la kulturmoderniga periodaĵo "FORVM". Sed de 1975 ORF, la publikjura radifonia/televida korporacio de Aŭstrujo, povis nomiĝi ŝia ĉefa profesia hejmo.

Ŝi produktis multajn dokumentaĵojn kaj gvidis programojn kiel la tiutempe furoran porvirinan magazinon "Prisma" aŭ diskutrondojn de "Club 2". Brandstaller laboris memkonfide dum tempo kiam la plejmulto de la kolegoj ankoraŭ estis malina. Ŝi esploris ĵurnaliste la politikon de Respubliko Aŭstrujo koncerne siajn minoritatojn kaj la aktualan vivon de judoj en Vieno. En la kadro de la televida serio "Zeitgenossen" ŝi portretis la famulojn Simone de Beauvoir, Marion Dönhoff, Václav Havel kaj Richard von Weizsäcker.

Krome, Brandstaller publikigis plurajn librojn. En 2023 aperis Einsichten. Aussichten – Das Salzkammergut zwischen Faktischem und Anekdotischem (pri Salzkammergut por prepari sukcesan okazigon de Eŭropa Kultura Ĉefurbo 2024).

Familio redakti

Brandstaller estis ekde 1978 edzino de la socialdemokrata politikisto kaj advokato Heinrich Keller (* 1940) kun kiu ŝi havis filinon (* 1981).

Honoroj redakti

  • 2008: pro engaĝiĝo feminisma - premio "Axel-Corti-Preis"
  • 1068: publicista premio "Dr.-Karl-Renner-Publizistikpreis"
  • 1981 kaj 1986: televida premio por pluklerigo de plenkreskuloj

Verkoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Wiener Journalistin Trautl Brandstaller 84jährig verstorben." - Ĉe: Der Standard, 2.1.2024