Trenta liturgia kalendaro
La Trenta liturgia kalendaro, ankaŭ evitinde nomata Tridentina kalendaro, laŭ la origina latina nomo Calendarium tridentinum, kiu tamen tradukite el la latina simple signifas "Trenta kalandaro" aŭ "kalendaro de Trento", sen ke por tio oni devus inventi tutnovan esperantlingvan neologismon, estas la kalendaro de sanktuloj honorota en la daŭro de la kristanisma liturgia jaro en la oficiala katolika liturgio de la Roma rito kiel reformite fare de la papo Pio la 5-a, efektivigante decidon de la koncilio de Trento de 1545 ĝis 1563, kiu konfidis la taskon al la papo. La koncilio okazis en tiutempa urbo itale kaj esperante nomata Trento, germane Trient, lombarde Trent, kiu tamen baziĝis je pli frua romia armea tendumejo kaj municipo de la Romia Imperio ekde la 1-a jarcento antaŭ nia erao latine nomita Tridentinum - tial per miljara kromvojo ekestis la kaprica vortumo.
La teksto de la Trenta liturgia kalendaro troveblas en la originaj eldonoj de la "Roma Breviero" (latine Breviarium Romanum) de la koncilio de Trento kaj en la Roma Meslibro.
Uzo de ambaŭ tiuj tekstoj, kiuj inkludis la reviziitan kalendaron de Pio la 5-a, fariĝis deviga ĉie en la Latina Eklezio krom kie aliaj tekstoj de almenaŭ dujarcenta antikveco estis en uzo.