Tres tristes tigres

romano de Guillermo Cabrera Infante

Tres tristes tigres (Tri tristaj tigroj) estas romano de la kuba verkisto Guillermo Cabrera Infante, kiu ricevis la Premion Biblioteca Breve, de la hispana eldonejo Seix Barral, en 1964 kaj estis publikigita por la unua fojo en 1967, en versio reverkita pro kondiĉoj de la cenzuro de la frankisma diktaturo.

Tres tristes tigres
literatura verko • debuta romano
Aŭtoroj
Aŭtoro Guillermo Cabrera Infante
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1967
Eldonejo Seix i Barral
Ĝenro romano
Loko de rakonto Havano
vdr

Tiu ĉi romano aperis en Barcelono en 1967, tio estas kiam ankoraŭ funkciis la frankista cenzuro. Antaŭe GCI gajnis premion Biblioteca Breve per sia romano aŭ kolekto de rakontoj (tio ne gravas) Vista del amanecer en el trópico (Tropika suneliro) en 1964. Tamen tio ne publikiĝos tiam. La aŭtoro fortranĉis partojn kaj tiel naskiĝis TTT. La fortranĉitaj partoj aperos kiel Vista de amanecer en el trópico en 1974, kiam la frankismo finiĝis.

TTT sprite kaj genie uzas lingvon kaj lingvaĵojn per uzado de kuba parolmaniero kaj kulturaj trukoj, kiel referencoj al famuloj, artistoj, aliaj literaturaj verkoj aŭ verkistoj, ktp. En ĝi oni priskribas la noktan diboĉadon de kvar havanaj junuloj de 1958 (Vidu artikolon Tropikano). Tiu neserioza temo kune kun la fakto, ke la verkisto loĝis ekzile jam du jarojn, igis, ke la romano estis konsiderita kontraŭrevolucia kaj ties aŭtoro forigita de la kuba verkista asocio.

TTT estas kaj la plej konata kaj la plej kvalita – pro kuraĝo kaj noviĝo – de la libroj de GCI. Ĝi uzas senĉese vortoludojn, kalemburojn, paronomaziojn, spritaĵojn, hiperbatojn kaj ŝanĝojn de unu lingvo al alia. Per tiuj rimedoj li klopodas imiti la ĵazajn ritmojn. Anekdoto pri tiu intereso por lingvoj estas, ke Esperanto estas menciata en la libro (p. 221, ed. 1981) per aludo kune kun Volapuko, Ido, Neo kaj Basic English kaj kun ideoj pri estonta miksa lingvo.

Krome GCI uzas kubajn parolmanieron kaj humursencon. Tiu humuremo estas uzata ankaŭ por ludoj intertekstaj. Li imitas aliajn verkistojn, uzas ties skribaĵojn kaj eĉ unu parto de TTT titoliĝas “La muerte de Trotsky referida por varios escritores cubanos [ktp.]” (Trockia morto rakontata de kelkaj kubaj verkistoj [ktp.]). Tio estas, li uzas konatan historian bildon kaj enmetas ĝin antaŭ supozeblaj malsamaj verkistoj. Ludoj kaj ekzercoj estas gravaj rimedoj de TTT, sed ankaŭ de aliaj partoj de la verko de GCI, kiu verkos en 1976 Exorcismos de esti(l)o (Stilaj ekzorcoj), vortoludo pri konata sama titolo Stilaj ekzercoj de Raymond Queneau.