Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) aljuĝis ĉiun duan jaron la Trofeon Fyne, memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado, al la landa asocio aliĝinta al UEA kaj kun pli ol 150 membroj, en kies lando okazis la plej granda proporcia kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA dum la antaŭaj du kalendaraj jaroj, aŭ kiu alimaniere grave kontribuis al la plifortigo de UEA.

La trofeon donacis s-ino A.E.G. Otterby el Montrealo, Kanado, memore al Adam kaj Erica Fyne.

Ricevintoj de la premio redakti

Ekstera ligilo redakti