Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo

(Alidirektita el Troice-Sergijeva Lavra)
Monda heredaĵo de UNESKO

Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo, ankaŭ konata kiel Triunua-Sergius Lavra (ruse Тро́ице-Се́ргиева ла́вра) estas la plej grava lavro (monaĥejo) en Rusio kaj la spirita centro de la Rusa Ortodoksa Eklezio. La monaĥejo situas en la urbo Sergijev Posad, ĉirkaŭ 70 km nordoriente de Moskvo sur la vojo al Jaroslavl. Hodiaŭ (2020) ĉirkaŭ 300 monaĥoj loĝas en la monaĥejo. La monaĥejo troviĝas en monda heredaĵo de UNESKO,

Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo
monaĥejo • lavra • Stauropegic monastery [+]

Koordinatoj56° 18′ 37″ N, 38° 7′ 46″ O (mapo)56.31027777777838.129444444444Koordinatoj: 56° 18′ 37″ N, 38° 7′ 46″ O (mapo)
Areo0,23 km² (22,75 ha) [+]

Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo (Moskva provinco)
Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo (Moskva provinco)
DEC
Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo
Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo

Map
Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo

Vikimedia Komunejo:  Troitse-Sergiyeva Lavra [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La monaĥejo estis fondita en 1345 fare de Sergio de Radoneĵo, unu el la plej respektataj rusaj sanktuloj, kiu konstruis lignan preĝejon por la Sankta Triunuo. La ĉefa konstruaĵo de la lavro estas la katedralo kun la oraj kupoloj en kiu troviĝas murfreskoj de Chernyi kaj de Andreo Rublev. La plej fama ikono de Rublev estas juvelo kiu nun toviĝas en la Tretjakov-galerio en Moskvo, sed estis origine pentrita por la monaĥejo Sankta Triunuo.

En 1355, Sergio verkis memorandon, kiu postulis la konstruadon de pluraj konstruaĵoj, kiel refektorio, kuirejo kaj bakejo. Ĉi tiu memorando estis la modelo por multaj posteuloj de Sergio, kiuj fondis pli ol 70 pliajn monaĥejojn tra tuta Rusio, inkluzive de la famaj monaĥejoj Soloveckij, Kirillo-Belozersky kaj Simonov. Dum la mezepoko tiuj monaĥejoj estis gravaj centroj de klereco[1].

Vidu ankaŭ redakti

Ortodoksismo

Ortodokseco

Ortodoksa Kristana Eklezio

Vincent Niclo kaj koruso de ortodoksaj monaĥoj (albumo 'Esperanto')

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Oficiala retejo de la monaĥejo Triunio Sankta Sergio

(angla + en 7 aliaj lingvoj) Retejo de UNESKO pri monda heredaĵo (bildaro)

(en) The Holy Trinity-St. Sergius Lavra ĉe Google Cultural Institute


Bildogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. "Esperanto estas nobla afero", revuo Esperanto, decembro 2020, paĝoj 256-258

Eksteraj ligiloj redakti